Parko Tamargilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parko Tamargilo
parko [+]

LandoHispanio
RegionoAndaluzio
SituoSevilo


vdr
Rojo Ranillas vintre en la parko Tamargilo.

La Parko Tamargilo (hispane parque del Tamarguillo) estas en la distrikto Este-Alcosa-Torreblanca de Sevilo (Andaluzio, Hispanio). Tra ĝi fluas la rojoj Tamarguillo kaj Ranillas (ranetoj). Ĝi estis finkompletigita en 2010.[1]

La parko Tamargilo estas rivera parko laŭlonge planita kiu troviĝas en la kruciĝo de du historiaj rojoj: Tamargilo, el kiu ĝi ricevas sian nomon kaj la rojo Ranillas. La granda etendo, ĉirkaŭ 96 hektaroj, kaj ĝia situo apud la flughaveno Sankta Paŭlo en la periferio de la urbo, donas al ĝi grandajn avantaĝojn por altiri birdojn.[2] Ĝi havas humidejon kun apartaj karakterizaĵoj kun propraj specioj. Oftas en ĝi la predemaj turfalkoj kaj etaj turfalkoj, botagloj kaj komunaj buteoj. Ekzistas aliaj vertebruloj kiuj vivas en ŝlimaj zonoj aŭ marĉejoj, birdoj kial la noktardeo, la komuna ansero, la himantopo, la platbeka anaso kaj la brunkapa anaso samkiel reptilioj kaj amfibioj: Chalcides striatus, Mauremys leprosa kaj Discoglossus galganoi.[3]

Estas naturaj ekzempleroj de kameropso, unu de nur du palmoj indiĝenaj de Eŭropo kaj la nura endemia de Iberio, kaj ankaŭ de anzinoj kaj olivarbo (Olea europaea var. silvestris), krom etenda arbustaro de timiano, rosmareno, genisto, mirto, lavendo, diversaj specioj de cistoj kaj aliaj unikaj specioj (kiel kverko malofta en tiu regiono).[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Los vecinos de Alcosa dan por inaugurado el Parque Tamarguillo. Diario de Sevilla. 14a de novembro 2010.
  2. VV. AA.: Calles aladas. Las aves de la ciudad de Sevilla y su entorno. Universidad de Sevilla, 2007 ISBN 978-84-472-0949-1.
  3. Jesus Díaz Rodríguez Una batalla en Sevilla en la guerra contra el urbanismo feroz de la Asociación Herpetológica Española, alirita la 20an de majo 2023.
  4. «Guía ambiental del parque del Tamarguillo». Asociación de Amigos de los Jardines de la Oliva. Konsultita la 11an de septembro 2012.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parque del Tamarguillo en la hispana Vikipedio.