NO8DO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Sevilo.

La moto de la urbo Sevilo, Hispanio, videbla en multnombraj konstruaĵoj, estas «NO8DO», kiel la 8 similas al lana fadenvolvaĵo, en la hispana "madeja", tiel ke tradicie ĝi estis legita kiel "no-madeja-do", tio estas, akronimo plus hieroglifo kun la senco "no me ha dejado" (ĝi ne lasis min). Tiu moto estas interpretita kiel ebla referenco al la fideleco kaj lojaleco kiun la urbo havis al Alfonso la Saĝa en la milito kontraŭ sia filo Sanĉo en la 13-a jarcento. Laŭ alia interpreto proponita de Emilio Carrillo en 2005, la 8 reprezentas ne fadenvolvaĵon sed nodon, el la latina lingvo "nodo"; simbolo pri unuiĝo ĉirkaŭ la reĝo Alfonso la 10-a.[1]

Ĝi videblas en nombraj konstruaĵoj, estas municipa simbolo kaj aperas orkolore sur ruĝa fono en la municipa flago kaj en la blazono en malsupra angulo sur blua fono (kvankam tio ne ĉiam aperas).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. de Mena, José María (1975). «Sevilla durante el resto de la Edad Media». Historia de Sevilla. Spain: Plaza & Janes Editores, S.A. p. 103. ISBN 84-01-37200-3.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alonso Morgado, Historia de Sevilla. Sevilla, 1587, fol. 69v.
  • ORTIZ DE ZÚÑIGA, Diego, Anales eclesiásticos y seculares de la muy noble y muy leal ciudad de Sevilla... que contienen sus más principales memorias desde el año de 1246 ... hasta el de 1671 ... (1671). Madrid, 1795, vol. I, pp. 331-332.
  • SÁNCHEZ SAUS, Rafael, "Origen, creación y fortuna de la divisa NO8DO en Sevilla", en Emblemata: Revista aragonesa de emblemática, ISSN 1137-1056, Nº 4, 1998, págs. 99-124
  • TABERNERO, Pedro Sevilla, el signo. Sevilla, Ayuntamiento de Sevilla, 2004.
  • CARRILLO BENITO, Emilio, El NO8DO de Sevilla: significado y origen. Sevilla, RD Editores, 2005.
  • ANTEQUERA LUENGO, Juan José, Símbolos oficiales de Sevilla y su Diputación provincial. Vexilología-sigilografía-heráldica. Sevilla, Editorial Facediciones, 2008
  • DE MENA, José María, Tradiciones y Leyendas Sevillanas., Esplugues de Llobregat (Barcelona), Plaza&Janes Editores S.A. Segunda edición, 1987

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo NO8DO en la hispana Vikipedio.