Geologia Muzeo (Sevilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geologia Muzeo
universitata muzeo
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Posedanto Universitato de Sevilo vd
Estiĝo 1850
Koordinatoj 37° 21′ 39″ N, 5° 59′ 13″ U (mapo)37.36083333-5.98694444Koordinatoj: 37° 21′ 39″ N, 5° 59′ 13″ U (mapo)
Geologia Muzeo (Sevilo) (Sevilo)
Geologia Muzeo (Sevilo) (Sevilo)
DEC
Geologia Muzeo (Sevilo)
Geologia Muzeo (Sevilo)
Situo de Geologia Muzeo (Sevilo)
Map
Geologia Muzeo
Retpaĝo http://investigacion.us.es/scisi/sgi/exposiciones
vdr

La Muzeo de Geologio (hispane Museo de Geología), estas muzeo de la Universitato de Sevilo, Sevilo, Andaluzio, Hispanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la muzeo spertis plialtigojn kaj stagnadon depende de la epokoj; oni indikis la jenajn:

  • Fondetapo (1850-1884) fare de la profesoro pri Mineralogio kaj Zoologio Antonio Machado y Núñez (1815-1896), avo de la famaj poetoj Manuel kaj Antonio Machado.
  • Briletapo (1884-1895) fare ĉefe de la geologo Salvador Calderón y Arana (1851-1911), iama profesoro de la Institución Libre de Enseñanza, kiu riĉigis la kolektojn per interŝanĝoj kaj per akiroj dum ekskursoj kun lernantoj.
  • Stagna etapo (1895-1912) en kiu okazis eĉ perdoj.
  • Nova briletapo (1913-1936) fare de Francisco de las Barras de Aragón (1869-1955) iama lernanto de Calderón, kaj nun profesoro de Mineralogio, Botaniko kaj Zoologio, kiu reordigis la kolektojn de mineraloj kaj plantoj.
  • Malhela etapo (1936-1975) post la enlanda milito respondeculo Pedro Castro estis subpremita kaj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj la koelktoj disiĝis, translokiĝis kaj perdiĝis grandparte. Finfine oni translokigis la geologian fakon al la edifico de la Tabak-Fabriko, hodiaŭ rektorejo de la Universitato de Sevilo.
  • Muzeo de Geologio (1975-2011) stariĝis en 1975 ĉefe fare de Ramón Coy i Yll (1940-2009) profesoro de Kristalografio, Mineralogio kaj Mineralotekniko, kaj de Emilio Galán Huertos, profesoro de Kristalografio kaj Mineralogio kontrolis reordigon de la kolekto. En 1995 oni translokigis ĝin al la nova didaktika ekspoziciejo en Insulo La Cartuja, al kio sekvis diversaj translokigoj. Dume oni katalogis la enhavon, nome ĉirkaŭ 1 700 mineralojn, 17 meteoritojn, 500 rokaĵojn kaj 3 000 fosiliojn. La fina institucio estas CITIUS.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La nuna ekspozicio de la Muzeo de Geologio de la Universitato de Sevilo en CITIUS konsistas de serio de vitrinoj en kiuj oni ekspozicias parto de la enhavo de la muzeo.

  • La vitrino 1a enhavas ekzemplerojn de historia gravo kolektitaj de Antonio Machado kaj aliaj profesoroj ĝis 1936. Kromas la libro Los Minerales de España de Salvador Calderón, petrografia mikroskopo de tiu epoko, geologiaj lamenoj, la gvidilo Guía del Museo kaj la Inventario.
  • La vitrinoj 2a kaj 4a enhavas ekzemplerojn de granda muzea valoro nome de mineraloj kaj fosilioj respektive.
  • La vitrinoj 3a kaj 5a enhavas ekzemplerojn reprezentantajn Andaluzion (mineraloj kaj fosilioj respektive).
  • La sistemigita kolekto de fosilioj, ordigita laŭ eraoj, okupas la vitrinojn 6an kaj 8an.
  • La sistemigita kolekto de mineraloj, ordigitaj de klasoj, estas en la vitrinoj 9a ĝis 11a.
  • La rokaĵoj estas inter la vitrinoj 13a (metamorfaj) kaj 14a (sedimentaj).
  • Finfine, en la vitrino 12a estas la meteoritoj, kolekto de unukristaloj, kaj tajlitaj mineraloj kaj rokaĵoj, kaj kolekto en vitro kiu imitas la nune ĉefajn tajlitajn diamantojn.
  • Sur di piedestaloj oni ekspozicias respektive kranion de cetaco, el la municipo Burguillos, kaj ksilopalo de Almadén de la Plata, el Permio de la baseno de la rivero Viar, alfluanto de Gvadalkiviro, donacita de Jaime P. Gil Fernández.

Komplementas serio de informafiŝoj, pri la historio de la muzeo kaj de ties gravuloj, pri la Historio de la Tero, la strukturo kaj teorio de Platotektoniko, la formado kaj klasigo de mineraloj, de fosilioj, de rokaĵoj, de meteoritoj, kaj de la mineralaj resursoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]