Reĝa Tabak-Fabriko de Sevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Tabak-Fabriko de Sevilo
Real Fábrica de Tabacos
tobacco factory • monumentofabriko • public building • Royal Manufactory
Bazaj datoj
Konstrustilo renesanca arkitekturo vd
Estiĝo 1728
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Situo
Geografia situo 37° 22′ 50″ N, 5° 59′ 27″ U (mapo)37.380689772318-5.9908328043989Koordinatoj: 37° 22′ 50″ N, 5° 59′ 27″ U (mapo)
Reĝa Tabak-Fabriko de Sevilo (Sevilo)
Reĝa Tabak-Fabriko de Sevilo (Sevilo)
DEC
Reĝa Tabak-Fabriko de Sevilo
Reĝa Tabak-Fabriko de Sevilo
Situo de Reĝa Tabak-Fabriko de Sevilo
Map
Reĝa Tabak-Fabriko de Sevilo
Parto de Universitato de Sevilo • Seville old town vd
vdr

La Reĝa Tabak-Fabriko de Sevilo (hispane Real Fábrica de Tabacos de Sevilla, Andaluzio, Hispanio) estis la sidejo de la unua fabriko de tabako establita en Eŭropo. Ĝi estas la industria konstruaĵo plej grava en Hispanio el la 18-a jarcento.[1]

Ĝi havas la kategorion de Bien de Interés Cultural (Havaĵo de Kultura Intereso) el 1959, kiel Historia Monumento.[2] Ekde mezo de la 20-a jarcento ĝi estas hejmo de la sidejoj de la rektorejo de la Universitato de Sevilo kaj de kelkaj ties fakultatoj.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia konstruado startis en 1728. Ĝia desegno kaj konstruado estis farita de militistaj inĝenieroj el Hispanio kaj Nederlando, nome la jenaj:[3]

  • Ignacio Sala, pri la dekomenca projekto en 1725, kaj la cimentoj kaj la kanaligo de la iama rojo Tagarete.
  • Diego Bordick Deverez, inter 1731 kaj 1750, pri nova projekto, por enhavigi pli grandan maŝinaron, inter 1733 kaj 1735.​
  • Sebastián Van der Borcht, ekde 1750, konsiderata la plej grava konstruisto de la fabriko.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo etendiĝas sur ortangula areo de 185 x 147 metroj, kun malgrandaj elstaraĵoj angule. En Hispanio nur la monaĥejo de El Escorial, kiu okupas areon de 207 x 162 m, superas ĝian grandon.[3] La komplekso estas ĉirkaŭita en tri flankoj de elfosaĵo (ĉar dekomence ĝi estis ekstermura, aligite al iamaj muregoj), estas duetaĝa, plus krometaĝo en la rezidejaj areoj.

Arkitekture ĝi aspektas renesanca, kun hereraj influoj en plano, kortoj kaj pintodetaloj de fasadas, kun similaĵoj al motivoj de la arkitektoj Sebastiano Serlio kaj Andrea Palladio. La fasadoj el ŝtono, estas enkadritaj per pilastroj elstarigitaj sur laŭlonge piedestalo.[3] Distingeblas du diferencaj zonoj, nome areo propre por la fabrikafo kiu okupas du trionojn kaj aliflanke zono palaca aŭ rezideja ĉe la strato San Fernando, kun enireja halo, stokejo kaj loĝejoj.

En la ĉefa fasado estas influo de la stilo baroka, kun pordo de duoblaj kolonoj ĉiuflanke kaj en la supra etaĝo, prilaborita balkono pintita per timpano ornamita per reĝaj simboloj. Supre staras alegoria statuo kaj florvazoj, verkoj de Cayetano de Acosta, portugalo kiu verkis ankaŭ la fontanojn de blanka marmoro de la du internaj kortoj kaj la pinakloj kiuj ornamas la kvar angulojn de la konstruaĵo. Ĉe enirejo estas figuroj pri la historio kaj fabrikado de tabako.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rodríguez Gordillo, 2002, p. 57.
  2. «Real Fábrica de Tabacos de Sevilla». Catálogo de patrimonio inmueble. Instituto Andaluz de Patrimonio Histórico (IAPH). Junta de Andalucía.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Alfonso Pozo Ruiz, La Real Fábrica de Tabacos de Sevilla: visión histórica general. alirita en 2010-02-13.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andalucía americana. Edificios vinculados con el descubrimiento y la carrera de Indias. Junta de Andalucía. 1989. ISBN 84-404-4877-5.
  • José Manuel Rodríguez Gordillo (2005). Historia de la Real Fábrica de Tabacos de Sevilla: sede actual de la Universidad de Sevilla. Secretariado de Publicaciones de la Universidad de Sevilla. ISBN 84-89895-15-5. Extracto disponible en Google Libros.
  • José Manuel Rodríguez Gordillo (2002). La difusión del tabaco en España. Diez estudios. Secretariado de Publicaciones de la Universidad de Sevilla. ISBN 84-472-0625-4.
  • Sevilla y su provincia. Gever. 1983. ISBN 84-88566-01-8.
  • Antonio Bonet Correa (1990). Fiesta, poder y arquitectura. Aproximación al barroco español. Akal. ISBN 978-84-7600-496-8.
  • Antonio Bonet Correa (1986). Andalucía monumental. Arquitectura y ciudad del Renacimiento y el Barroco. Editoriales Andaluzas Unidas. ISBN 84-7587-0910.
  • Meredes Ponce Ortiz de Insagurbe kaj José Sánchez Sánchez (2004). Sevilla: arquitectura y ciudad militar. El cuartel de la Carne, patrimonio recuperado. Secretariado de Publicaciones de la Diputación de Sevilla. pp. 236-238. ISBN 84-7798-2163.
  • Vicente Julián Sobrino Simal (1998). Arquitectura de la industria en Andalucía. Instituto de Fomento de Andalucía. ISBN 84-87672-19-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]