Brachychiton acerifolium

Brachychiton acerifolius, nomata fajrarbo aŭ illawarra, estas specio de arbo indiĝena en subtropikaj regionoj de la orienta marbordo de Aŭstralio. Ĝi famas pro siaj brilruĝaj floroj sonorilformaj, kiuj ofte kovras la tutan kanopeon kiam la arbo ankoraŭ ne havas foliojn.
Ĝi estas arbo plej ofte 8-15 m alta, sed povas atingi maksimuman altecon de 40 m nur en sia natura habitato. Ĝi kreskas rapide, estas tre longviva, kaj toleras moderajn klimatojn kie oni kultivas ĝin pro ĝia beleco. Ĝi estas falfolia planto, perdas la foliojn post la seka sezono. La spektakla florado okazas fine de printempo kaj la nova foliaro pretas por la somera pluvsezono. La floroj estas skarlataj sonoriletoj kun kvin petaloj parte fuziitaj. La ingoformaj fruktoj (teknike konataj kiel folikloj) estas larĝaj, malhelbrunaj, ujoformaj, 10 cm longaj kaj kun 1 cm de diametro. Ili havas amason de haretoj kiuj algluiĝas al la haŭto. La semoj estas flavaj, kaj manĝeblaj; aborigenoj manĝas ilin rostitaj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Holliday, I. A field guide to Australian trees (3ª edición), Reed New Holland, 2002
- The University of Sydney: Our Indigenous garden
- USDA, ARS, National Genetic Resources Program.
- Germplasm Resources Information Network - (GRIN) National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland. (22 nov. 2007)
- Brako, L. & J. L. Zarucchi 1993. Catalogue of the Flowering Plants and Gymnosperms of Peru. Monogr. Syst. Bot. Missouri Bot. Gard. 45: i–xl, 1–1286.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Brachychiton acerifolius hispane.