Gvadairo
Gvadairo | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Longeco | 110 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Hispanio |
Regionoj | Provinco Sevilo |

La rivero Gvadairo ekfluas en la montaro Pozo Amargo.
Gvadairo estas alfluanto de rivero Gvadalkiviro en Andaluzio.
Ĝi naskiĝas ĉe urbo Morón de la Frontera kaj finas ĉe Gvadalkiviro malmultajn kilometrojn sude de Sevilo.
Ĉe la fluado de ĉi tiu rivero estas tre grava la industrio de Oliv-oleo, kiu tradicie malpurigis ĝian akvon.
Ĝi donas parton de sia nomo al urbo Alcalá de Guadaira.