Amerika Ĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amerika Ĝardeno
ĝardeno [+]

LandoHispanio
SituoSevilo
- koordinatoj37° 23′ 48″ N, 6° 0′ 21″ U (mapo)37.39678-6.00582Koordinatoj: 37° 23′ 48″ N, 6° 0′ 21″ U (mapo)

Amerika Ĝardeno (Andaluzio)
Amerika Ĝardeno (Andaluzio)
DEC
Amerika Ĝardeno
Amerika Ĝardeno
Lokigo de Andaluzio en Hispanio
Map
Amerika Ĝardeno
vdr
La vojo por piedirantoj kaj la vojo por biciklantoj.

La Amerika Ĝardeno (hispane Jardín Americano) estas unu de la ĝardenoj kreitaj cele al la Internacia ekspozicio de Sevilo (1992). Ĝi remalfermiĝis en 2010 post 17 jaroj de abandono.[1]

Tiu ĝardeno, unika en la lando pro sia ekskluziva enhavo de amerikaj plantospecioj, estas en la Insulo La Cartuja, kie estas ankaŭ la Scienca kaj Teknologia Parko Cartuja. Ĝi limas kun la doko de la rivero Gvadalkiviro kaj la Vojo de la Malkovroj orient.okcidenten kaj etendiĝas el Spektaklejo Rocío Jurado ĝis la Paviliono de la Navigado nord-suden. Ĝi okupas areon de 3 hektaroj proksimume.​[2] Ĝi estas dividita en diferencaj areoj laŭ la tipo de vegetaĵaro enhavata.

Grava instalaĵo estas edukejo cele al akceptado kaj serco al grupoj de lernantoj. Krome estas la Ĝardenoj de Gvadalkiviro, ĉerivera promenejo, vojo por piedirantoj kaj vojo por biciklantoj. La ĉerivera promenejo estas flosanta strukturo 400 m longa paralela al la riverbordo de Gvadalkiviro, ekskluzive por piedirantoj. La vojo por piedirantoj kaj la vojo por biciklantoj trairas la tutan zonon de la Insulo La Cartuja el la Pabellón de la Navegación ĝis la Auditorio Municipal Rocío Jurado, tra la Jardín Americano kaj la Jardines del Guadalquivir.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «El Jardín Americano reabre el domingo tras 17 años de abandono». Diario de Sevilla. 9a de aprilo 2010. Konsultita la 20an de aprilo 2014.
  2. Yáñez, A. Estrella (12a de aprilo 2010). «Los sevillanos recuperan el Jardín Americano tras 17 años de abandono». ABC de Sevilla. Konsultita la 21an de aprilo 2014.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jardín Americano en la hispana Vikipedio.