Proksimaĵoj Asturio (hispaneNúcleo de cercanías de Asturias) estas regiona fervoja reto kiu ofertas navedoservojn inter Oviedo, Ĥiĥono, Avileso kaj aliaj urboj en Princlando Asturio, precipe en la metropola areo de Asturio. La reto, integrita en la Asturian Transportkonsorcion, ekzistas ekde la 1980-aj jaroj, kiam ĝia funkciado kiel ĝi estas konata hodiaŭ estis proponita.
La kerno konsistas el entute naŭ antaŭurbaj transportlinioj, el kiuj tri estas sur itineroj kun iberia ŝpuro, kaj la ceteraj ses estas sur metroŝpuraj trakoj. Antaŭe, ĉi-lastaj estis administritaj de la malfunkcia FEVE, ĝis ĝia tuta infrastrukturo kaj materialo estis oficiale integritaj en Renfe Operadora kaj Adif ekde la 1-a de januaro2013. Ĉiuj servoj estas hodiaŭ funkciigataj, do, tra la divizioj de Renfe Cercanías kaj Renfe Cercanías AM de la ŝtata kompanio.
En 2010, 8 412 928 da vojaĝoj estis registritaj sur la asturiaj linioj de Renfe Cercanías, dum sur la metroŝpuraj linioj (daŭre FEVE) estis 3,1 milionoj da vojaĝantoj.