Ĥiĥono
Ĥiĥono | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 33201–33213 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 268 896 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 1 459 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 32′ N, 5° 41′ U (mapo)43.52931-5.67732Koordinatoj: 43° 32′ N, 5° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 10 m [+] | ||
Areo | 184,31 km² (18 431 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĥiĥono (hispane Gijón, asturie Xixón) estas urbo situanta en Hispanio, politika ĉefurbo de la municipo samnoma. Ĥiĥono situas ĉe la marbordo de Asturio, aŭtonoma regiono de kiu ĝi estas la plej loĝata municipokun pli ol 274.290 loĝantoj (NISH, 2015). Krome, ĝi estas konata kiel la ĉefurbo de la Verda marbordo.
Ĝi situas en la supra-centra zono de Asturio, je 28 km de Oviedo kaj 26 km de Avileso, iĝante parto de la metropola areo kiu enhavas dudek municipojn de la centro de la regiono, kun ampleksa reto de ŝoseoj, kaj fervojo kaj kun 885.053 loĝantoj en 2011, kio igas ĝin la sepa metropola areo de Hispanio. La urbo ankaŭ estas parto de la tiel nomata Asturia ok.
La urbo Ĥiĥono fondiĝis en la 5a jarcento a.K. kaj ĝis ĵusaj datoj, ĝi estis precipe industria urbo kio multe helpis ĝian disvolviĝon kaj kreskon laŭlonge de la 20a jc. Tamen, dum la lastaj jaroj la krizo de la siderurgio kaj la ŝip-sektoro ĝi konvertiĝis en grava centro turisma, universitata kaj por la servoj.
Esperanto[redakti | redakti fonton]
La 16-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis dum la 23a ĝis la 27a de julio 1955 en Ĥiĥono. Tiu estis la unua fojo ke la Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Ĥiĥono, la dua estos en 1979.
Gefiloj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Urbestraro de Gijón
- Astura Esperanto-Asocio (en Ĥiĥono)
- Gijón rete Arkivigite je 2008-04-24 per la retarkivo Wayback Machine