Dublin Area Rapid Transit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dublin Area Rapid Transit
emblemo
commuter rail network
Lando(j) Irlando vd
Situo Dublino
Posedata de Fervojaro Irlanda vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Dublin Area Rapid Transit
Mapo de linio

Dublin Area Rapid Transit (DART) estas metropolitena trajno de urbo Dublino (Irlando). Ĝi konsistas el transportilo inter suburba trajno kaj metroo. Ĝi estas la sola elektra motortrajno kaj posedas ununuran linion kiu veturas de Howth/Malahide, al nordo de Dublino, ĝis Greystones, en la sudo, trairante tra la urbo-centro. Norde de la irlanda ĉefurbo la linio disbranĉiĝas ĝis Malahide aŭ Howth.

DART, ĉiuokaze, traveturas la tutan golfon de Dublino. Ĝi veturas laŭlonge de la marbordo, krom en la centra zono de Dublino, kie ĝi veturas supertere super la stratoj. Per la samaj vojoj de DART trairas multaj aliaj trajnoj, tial ke en la finstacioj de tiu trajno ne finiĝas la vojo. Iuj trajnoj nomitaj "Commuter" pluiras pli malproksimen ol Malahide, kaj Greystones. Tiuj tipoj de trajnoj estas nomitaj rapidtrajnoj, tial ke ili ne haltas en ĉiuj stacidomoj, nur en la plej gravaj por mallongigi daŭron de la vojaĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dublin Area Rapid Transit en la hispana Vikipedio.