Réseau express métropolitain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Réseau express métropolitain
REMREM
rapidtramo • flughavena-urba fervojo • automated rapid transit
Ĝeneralaj informoj
Loko Montrealo
 Kanado
Transportsistema speco Malpeza metroo
Komenco de trafiko 2022
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 67 km
Nombro de linioj 1 (3 branĉoj)
Nombro de veturiloj 212
Nombro de stacioj 26
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto CDPQ Infra
Transportisto SNC Lavalin O&M-Alstom
vdr

La Réseau express métropolitain (REM)[1] "Reto ekspresa metropola" estas projekto de publika transporto, kiu devus enserviĝi en la metropola regiono de Montrealo en 2022. La REM planas konekti la Centran stacidomon de Montrealo, en la urbocentro, al la antaŭurboj de Brossard (Rive-Sud), Sainte-Anne-de-Bellevue (Ouest de l'Île), Pointe-aux-Trembles (Est de l'Île), Montréal-Nord (Nord de l'Île) kaj Deux-Montagnes (Rive-Nord) kaj al la Internacia flughaveno Pierre-Elliott-Trudeau de Montrealo[2].

La projekto, gvidata de CDPQ Infra, filio de Caisse de dépôt et placement du Québec (CDPQ), baziĝas sur tute aŭtomata senstirista malpeza metroo. La intervalo inter trajnoj estus simila al tiu de la Metroo de Montrealo, t.e. inter 3 kaj 12 minutoj[3]. La REM ampleksus 67 kilometrojn kaj tiel fariĝus unu el la plej longaj aŭtomataj retoj en la mondo, post la Metroo de Dubajo, la SkyTrain de Vankuvero kaj la Metroo de Singapuro.[4].

Stacioj[redakti | redakti fonton]

La REM konsistos el 26 stacioj sur tri branĉoj. Dek du el ĉi tiuj stacioj estas sur la antaŭa antaŭurba linio Deux-Montagnes kaj fariĝos parto de REM post konvertiĝo al metroaj normoj. Pluraj ricevis novajn nomojn ekde la komenco de la projekto.[5]

Planitaj stacioj de REM

Rive-Sud kaj Centra sekcio (ĉiuj branĉoj)[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj stacioj sur la ĉefa branĉo de Réseau express métropolitain havas projektitan trajnofrekvencon de 2,5 minutoj dum pinthoro, kaj ĉiujn 5 minutojn alie, kaj direkte al stacio Brossard kaj al la tri malsamaj branĉoj.

Stacio Malfermo por REM Malfermo Parkejo-lokoj Biciklo-rakoj Konektoj
Brossard 3kv 2022 N/A 2950 50 RTL, exo; 22 busaj kajoj
Du Quartier 3kv 2022 Neniu 74 RTL; nur strataj haltejoj
Panama 3kv 2022 Determinota 200 Terminalo Brossard-Panama; RTL kaj exo; 31 busaj kajoj
Île-des-Soeurs 3kv 2022 Neniu 20 STM; 4 busaj kajoj
Griffintown–Bernard-Landry 2023 Neniu Neniu STM; nur strataj haltejoj
Central Station 3kv 2022 1943 Neniu Neniu VIA, Amtrak, 133-Mont-Saint-Hilaire Mont-Saint-Hilaire, L22-Oranĝa Bonaventure
Downtown Terminus (Terminalo RTL), Société de transport de Montréal (STM)[6]
Pluraj aliaj proksimaj konektoj per la subtera urbo RÉSO.
McGill 4kv 2023 1966 Neniu Neniu L11-Verda McGill, STM

Pluraj aliaj proksimaj konektoj per la subtera urbo RÉSO.

Édouard-Montpetit 4kv 2023 1988 Neniu 30 L55-Blua Édouard-Montpetit, STM
Canora 4kv 2023 1918 Neniu 100 STM
Ville-de-Mont-Royal 4kv 2023 1918 Neniu 60 STM
Côte-de-Liesse 4kv 2023 N/A Neniu 35 155-Mascouche Mascouche; STM; nur strataj haltejoj
Montpellier 4kv 2023 1918 Neniu 60 STM; nur strataj haltejoj
Du Ruisseau 4kv 2023 1994 1060 45 STM, STL; 1 busa kajo + strataj haltejoj
Bois-Franc 2kv 2024 1994 740 120 STM, STL; 6 busaj kajoj + strataj haltejoj

Branĉo Deux-Montagnes[redakti | redakti fonton]

Stacioj sur la branĉo Deux-Montagnes estas projektitaj por funkcii ĉiujn kvin minutojn dum pinthoro, kaj ĉiujn dek kvin minutojn alie.

Stacio Malfermo por REM Malfermo Parkejo-lokoj Biciklo-rakoj Konektoj
Sunnybrooke 2kv 2024 1994 400 40 STM; nur strataj haltejoj
Roxboro-Pierrefonds 2kv 2024 1944 1140 80 STM; 6 busaj kajoj + strataj haltejoj
Île-Bigras 4kv 2024 1995 45 20 STL (nur amasaj taksioj)
Sainte-Dorothée 4kv 2024 1995 975 45 STL; 6 busaj kajoj
Grand-Moulin 4kv 2024 1925[7] 304 44 exo; nur strataj haltejoj
Deux-Montagnes 4kv 2024 1995 1256 247 exo; 6 busaj kajoj + strataj haltejoj

Branĉo Anse-à-l'Orme[redakti | redakti fonton]

Branĉo Anse-à-l'Orme (antaŭe Sainte-Anne-de-Bellevue) de Réseau express métropolitain projektas funkcii ĉiujn dek minutojn dum pinthoro, kaj ĉiujn dek kvin minutojn alie.

Stacio Planita malfermo Parkejo-lokoj Biciklo-rakoj Konektoj
Des Sources 2kv 2024 500 20 STM; 1 busa kajo + strataj haltejoj
Fairview–Pointe-Claire 2kv 2024 700 50 STM; 17 busaj kajoj
Kirkland 2kv 2024 2500 30 STM; 6 busaj kajoj
Anse-à-l'Orme 2kv 2024 200 20 STM, exo; 11 busaj kajoj

Branĉo flughaveno[redakti | redakti fonton]

Branĉo flughaveno de Réseau express métropolitain projektas funkcii ĉiujn dek minutojn dum pinthoro, kaj ĉiujn dek kvin minutojn alie.

Stacio Planita malfermo Parkejo-lokoj Biciklo-rakoj Konektoj
Marie-Curie Fino 2024 Neniu 20 STM; nur strataj haltejoj
YUL–Montréal–Trudeau Airport Fino 2024 Neniu Neniu Konekto al Internacia flughaveno Pierre-Elliott-Trudeau de Montrealo

Notoj kaj Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Réseau électrique métropolitain. CDPQ Infra. Alirita 2016-04-25.
  2. Un train électrique à 5,5 milliards pour Montréal. La Presse (22 aprilo 2016). Alirita 2016-04-22..
  3. Réseau électrique métropolitain - Fréquence. Scribd. Alirita 2016-04-22..
  4. (2017-07-11) “Réseau express métropolitain”, CDPQ Infra. Alirita 2018-03-25.. 
  5. Stations. Réseau express métropolitain. Alirita 13 Februaro 2020.
  6. Maps. stm.info. Alirita 20 Julio 2017.
  7. Transit History of the Banlieues de Montreal, Quebec. Alirita 8 Februaro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]