Internacia Flughaveno Montréal-Trudeau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Flughaveno Montréal-Trudeau

emblemo

internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: YUL ICAO: CYUL
Resuma informo
Lando Kanado
Regiono Montrealo
Tipo Publika flughaveno
Mastrumanto Aéroports de Montréal
Apuda urbo Dorval
Alteco 36 m
Geografia situo 45° 28′ 14″ N, 73° 44′ 27″ U (mapo)45.470556-73.740833Koordinatoj: 45° 28′ 14″ N, 73° 44′ 27″ U (mapo)
Internacia Flughaveno Montréal-Trudeau (Montrealo)
Internacia Flughaveno Montréal-Trudeau (Montrealo)
DEC
Internacia Flughaveno Montréal-Trudeau
Internacia Flughaveno Montréal-Trudeau
Situo de Internacia Flughaveno Montréal-Trudeau
Map
Internacia Flughaveno Montréal-Trudeau
Kurej-angulo 06L/24R 06R/24L 10/28
Kurej-longo 3353 m 2926 m 2134 m
Retejo https://www.admtl.com/
vdr

Internacia Flughaveno Montréal-Trudeau (angle Montréal–Trudeau International Airport, france Aéroport International Montréal-Trudeau) (IATA-kodo:YUL, ICAO-kodo:CYUL), antaŭe konata kaj ankoraŭ ofte nomata Internacia Flughaveno Montréal-Dorval (angle Montréal–Dorval International Airport, france Aéroport international Montréal-Dorval), estas internacia flughaveno en Dorval, Kebekio, Kanado. Ĝi estas la sola flughaveno nomita internacia de Transport Canada priservanta Montrealon kaj ĝi situas 20 km de centra Montrealo. La flughavenaj terminaloj situas tute en la antaŭurbo Dorval, dum unu kurejo situas en la Montreala kvartalo Saint-Laurent. Air Canada, la flagŝipa kompanio de la lando, ankaŭ havas sian ĉefsidejon ĉe la flanko Saint-Laurent de la flughaveno. Ĝi ankaŭ priservas Grandan Montrealon kaj apudajn regionojn en Kebekio kaj orienta Ontario, same kiel la ŝtatojn Vermonto kaj norda Nov-Jorkio en Usono. La flughaveno estis nomita honore al Pierre-Elliott Trudeau, la 15-a ĉefministro de Kanado kaj patro de la nuna ĉefministro Justin Trudeau.

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

Vidu fontan Wikidataman demandon kaj fontojn.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]