Justin Trudeau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justin Trudeau
Ĉefministro de Kanado
Persona informo
Justin Trudeau
Naskonomo Justin Pierre James Trudeau
Naskiĝo 25-an de decembro 1971 (1971-12-25) (52-jaraĝa)
en Otavo
Religio katolikismo vd
Lingvoj anglafranca vd
Loĝloko Rideau Cottage vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato McGillUniversitato de Brita Kolumbio • Collège Jean-de-Brébeuf vd
Partio Liberala Partio de Kanado vd
Subskribo Justin Trudeau
Familio
Dinastio Trudeau family vd
Patro Pierre-Elliott Trudeau vd
Patrino Margaret Trudeau vd
Gefratoj Michel Trudeau • Alexandre Trudeau vd
Edz(in)o Sophie Grégoire vd
Profesio
Okupo politikisto • partoprenanto de internacia forumo • ministroadvokatojuristoinstruistoaktoro vd
Laborkampo politikojuro • media geografio vd
Aktiva en Otavo vd
En TTT Oficiala retejo vd
23-a ĉefministro de Kanado
Dum 19-a de oktobro 2015
Antaŭulo Stephen Harper
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Justin Pierre James TRUDEAU, konata kiel Justin Trudeau, angla prononco [ĝast.n trudo:], franca prononco [ĵusten trudo:] (naskiĝis la 25-an de decembro 1971) estas kanada politikisto. En la balotado de la 19-a de oktobro 2015, li gvidis la Liberalan Partion en venko rezultigonta absolutan plejmulton por tiu partio. Li fariĝis la dua plej juna ĉefministro de Kanado (Joe Clark estis kelkajn jarojn pli juna), kaj la unua ĉefministro, kies patro oficis en la sama posteno. Justin Trudeau elektiĝis kiel membro de parlamento por la distrikto de Papineau en 2008 kaj reelektiĝis en 2011 kaj 2015. Li servis kiel kritikisto por la Liberala Partio pri Junularo kaj Multkultureco, Civitaneco kaj Enmigrado, Postmezlerneja Edukado, kaj Junularo kaj Amatora Sporto.

En lia registaro, ekfunkciinta la 4-an de novembro 2015, interalie ekde la 10-a de januaro 2017 oficas la denaska somaliano Ahmed Hussen kiel Ministro pri Enmigrado, Rifuĝintaro kaj Ŝtataneco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]