Transilien V

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri nova ĉeurba fervojo en la Pariza Regiono kreita la 4-an de decembro 2023

"Z 5600" en Massy - Palaiseau

"Z 5600" en Massy - Palaiseau
Superrigardo
Numero de linio
Sistemo Transilien
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto SNCF
Historio
Malfermo 4-a de decembro 2023
Teknikaj trajtoj
Longo 15 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
7 stacioj
vdr

Transilien V, aŭ pli simple Linio V,[1][2][3] estas nova tangenta ligilo de antaŭurba trajno kiu priservas la sud-okcidenton de Francilio el la Versajla areo. Ĝi ligas la interŝanĝejon de stacidomo Massy - Palaiseau al tiu de stacidomo Versailles-Chantiers. Kiel linio U, ĝi estas ĉeurba fervojo de la reto Transilien kiu ne eliras el granda pariza stacidomo.

Kreita la 4-an de decembro 2023[4] post ĝia disiĝo de la linio RER C kadre de la ekfunkciigo de Eksprestramo 12, linio V uzas la infrastrukturon de la reto de Gare d'Austerlitz kaj de fervojo Grande Ceinture de Parizo.

Ĉar la tuta linio situas en Francilio, ĝi estas nur sub la respondeco de Île-de-France mobilités (IDFM).

Linio[redakti | redakti fonton]


Stacidomoj[redakti | redakti fonton]

  Stacidomo Zono Urboj Interkonektoj  
  o   Massy - Palaiseau 4 Massy
T12
M18 (2024)
  o   Igny 4 Igny
  o   Bièvres 4 Bièvres
  o   Vauboyen 4 Bièvres
  o   Jouy-en-Josas 4 Jouy-en-Josas
  o   Petit Jouy - Les Loges 4 Jouy-en-Josas, Les Loges-en-Josas
  o   Versailles-Chantiers 4 Versailles

M18 (2030)


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La ligne Massy – Versailles va se transformer en navette (france). lesechos.fr (2023-06-09). Alirita 2023-10-14.
  2. Transilien V : la nouvelle navette Massy-Versailles (france). Communauté d'agglomération de Versailles Grand Parc (08/11/2023). Arkivita el la originalo je 2023-11-08. Alirita 2023-11-08.
  3. Tambellini, Maud. Ligne V : à partir du 4 décembre, il n’y aura plus de RER C entre Massy et Versailles (france). Voltage.fr (29 novembro 2023).
  4. Bertrand, Valentin. Transports : quelle est cette ligne V inaugurée ce lundi entre Massy et Versailles ? (france). France Bleu Paris (4 decembro 2023).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]