Gare de Lyon [ɡaʁ də ljɔ̃], oficiale Paris-Gare de Lyon (franceParis-Gare-de-Lyon) estas unu el la sep grandaj stacidomoj de SNCF en Parizo. Ĝi ankaŭ estas stacidomo de RER de Francilio. Ofte simple nomata franceGare de Lyon, ĝi situas en la 12-a arondismento. Ĝi estas la tria stacidomo de Parizo koncerne ties trafikon (ĉirkaŭ 83milionoj da vojaĝantoj en 2002), kaj la dua koncerne trajnojn de ĉefaj linioj (31,8milionoj, inkluzive de TGV, post Gare du Nord).
Gare de Lyon estas kapostacio de TGV en direkto al Sud-Orienta Francio, interalie al Rodano-Alpoj kaj Mediteranea regiono, kaj al interaj kaj najbaraj regionoj. Ĝi ankaŭ estas stacidomo de Transilien priservanta la Sud-Orientan parton de la Pariza regiono per linio R de Transilien (linioj Parizo-Montereau tra Héricy, Parizo-Montereau tra Fontainebleau kaj Moret kaj fine Parizo-Montargis).