Renfe-SNCF en Cooperación

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logoo

Renfe-SNCF en Cooperación / Renfe-SNCF en Coopération estis la komerca nomo por altrapidaj fervojaj servoj inter Hispanio kaj Francio.

Pro manko de profito, kaj pro la malboniĝo de la rilatoj inter SNCF kaj Renfe, la alianco estis dissolvita en decembro 2022[1].

Itineroj[redakti | redakti fonton]

Reto

La oferto Renfe-SNCF en Cooperación havis 4 itinerojn, kiuj ebligis kunligi gravajn urbojn de ambaŭ landoj:

Veturanta materialo[redakti | redakti fonton]

TGV kaj Ave en Lyon-Part-Dieu

La servo uzis du trajnomodelojn, modelon derivitan de la franca TGV-trajnfamilio konstruita fare de Alstom en Francio kaj la alian modelon de trajnofamilio Alta Velocidad Española, pli konata kiel AVE:

  • Euroduplex: La "TGV 2N2", ankaŭ nomita Euroduplex, estas nova versio de la TGV-serio de altrapida trajno. Ĝi sukcedas la TGV Dasye. Nuntempe la plej granda parto de la serio estas konstruata en Belfort kaj La Rochelle.
  • S-100: La trajnoj de "serio 100" estis la unuaj rapidtrajnoj kiuj komencis veturi en aprilo 1992 sur la ĵus inaŭgurita linio Madrido-Sevilo. Ĉi tiuj trajnoj estis evoluo de la Atlantika TGV kun multaj modifoj por adapti ilin al la operaciaj kondiĉoj kaj la hispana merkato, kiel nova sistemo por redukti la efikojn de premondoj en la tuneloj, la plifortigo de la potenco de la klimatizilo kaj la enmeto de kontrola kaj signala ekipaĵo LZB kaj Asfa. Post 15-jara aktivado, en la somero de 2009 finiĝis teĥnika kaj estetika renovigo por adapti ilin al la bezonoj de la klientoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La SNCF met fin à sa coopération avec l'espagnol Renfe (france). Les Echos (2022-02-16). Alirita 2022-02-16.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Renfe-SNCF en Cooperación en la hispana Vikipedio.