Rennes (stacidomo)
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Rennes kaj Rennes (pariza metrostacio). |
Rennes | ||||
---|---|---|---|---|
Originala nomo | Gare de Rennes | |||
![]() Vido al la kajoj direkte al Parizo.
| ||||
Situo | ||||
Lando | ![]() | |||
Geografia situo | 48° 6′ 12″ N, 1° 40′ 21″ U (mapo)48.1033-1.6725Koordinatoj: 48° 6′ 12″ N, 1° 40′ 21″ U (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Supermara alteco | 31 m s. m. | |||
Nombro de pasaĝeroj | 11 588 429 vojaĝantoj (2019) | |||
Trakoj | 8 + servtrakoj | |||
Kajoj | 4 | |||
Historio | ||||
Malfermo | 1857 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Nomo de trafikanto | SNCF | |||
Kodo UIC | 87471003 | |||
Linioj |
| |||
Retejo | Rennes en retejo de SNCF | |||
Rennes [ʁɛn] estas la ĉefa fervoja stacidomo de Rennes. 54 TGV kaj 180 regionaj trajnoj atingas aŭ trairas ĝin kun meze ĉiutage 18 000 pasaĝeroj[1]. Ĝi estis kreita en 1857 kiam la linio Paris - Brest atingis Rennes. La ejoj estis tute rearanĝitaj en 1992 de la arkitekto Thierry Le Berre por la ekfunkciigo de la linio TGV Atlantiko. Konstruaro de oficejoj, servoj, alirejo de la sudo, kaj korespondadoj kun la aliaj transportsistemoj pligrandigis ĝin (busa stacidomo, rekta alirejo al la metroo) por konsistigi la duan interŝanĝejon de la urbo post tiu de placo de la République. La stacidomo situas sude de la urbocentro en kvartalo, kiu devus multe aliformiĝi kun projekto pri oficejaj konstruaĵoj nomata EuroRennes.
Fervoja situo[redakti | redakti fonton]
La stacidomo situas je la kilometra punkto (PK) 373,251 de la linio Paris-Montparnasse - Brest, kaj je PK 60,7 de la linio Châteaubriant - Rennes. Ĝi estas ankaŭ la origino de la linio Rennes - Redon kaj de la linio Rennes - Saint-Malo. Ĝia alteco estas je 31 m.
Urba situo[redakti | redakti fonton]
La stacidomo situas sude de Rennes, meze de la kvartalo Sud-Gare, je preskaŭ 1 km de la urbodomo. Ĝi situas ĉe la suda fino de la avenuo Janvier inter la bulvardoj de Beaumont kaj Solferino (norde), strato de l’Alma (okcidente), la stratoj de Châtillon, de Quinelieu, kaj Pierre Martin (sude) kaj strato Saint-Hélier (oriente).
Galerio de fotoj[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- france La France des gares, collection Guides Gallimard, 2001
- (oktobro 2004) Rennes, Mémoire et continuité d'une ville. Paris: Centre des monuments nationaŭ / Monum, éditions du patrimoine, p. 54 ĝis 58, 114. ISBN 2-85822-796-9.
- Pol Potier de Courcy, france De Rennes à Brest et à Saint-Malo: itinéraire historique et descriptif, Guides Joanne, Hachette, 1864, 421 p. (intégral)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Rennes en la oficiala retejo Gares & Connexions de SNCF (france)
- Rennes en la oficiala retejo TER de SNCF (france)
- Gare de Rennes | Igares.com