Gare du Nord

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Gare du Nord (pariza metrostacio).

RER.svgLogo train transilien.svg

Paris Gare du Nord
Fasado de stacidomo
Fasado de stacidomo
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 10-a
Geografia situo 48° 52′ 54″ N, 2° 21′ 22″ O48.8816422.35616Koordinatoj: 48° 52′ 54″ N, 2° 21′ 22″ O
Paris Gare du Nord (Parizo)
DEC
Paris Gare du Nord
Situo de Paris Gare du Nord
Ecoj
Zono IDF/1
Historio
Malfermiĝo en 20-a de junio 1846
Arkitekto Jacques Hittorff
Administrado kaj utiligado
Proprietulo SNCF
Trafikanto SNCF
Linioj Paris RER B icon.svg · Paris RER D icon.svg · Logo Paris Transilien ligneH.svg · Logo Paris Transilien ligneK.svg · Eurostar
Thalys
 · TGV · Intercités · TER
v  d  r
Information icon.svg
Areoj priservataj de stacidomoj de Parizo

Stacidomo Paris-Nord (Parizo-Nordo) (france Gare de Paris-Nord), situanta en la 10-a arondismento de Parizo, konsistigas la kapostacion de fervoja reto priservanta la nordon de Francio, kaj ties limajn landojn. Pro la proksimeco de Belgio, Nederlando, Britio kaj Germanio, ĝi ĉiam ludis grandan internacian rolon, antaŭ ol ĝia regiona trafiko forte disvolviĝis. Ĝi estas la unua stacidomo de Eŭropo koncerne trafikon kaj la dua en la mondo rilate nombron da vojaĝantoj, per 190 milionoj da vojaĝantoj en 2008.

Malfermita en 1846 fare de "Compagnie des chemins de fer du Nord" kiel alira kajo de la linio de Paris-Nord al Lille, la stacidomo konsistigas plej gravan « Interkonektan kruciĝejon » de la ĉefurbo, kie kunekzistas rapidegaj trajnoj (naciaj per TGV kaj internaciaj per Eurostar kaj Thalys), trajnoj de ĉefaj linioj (Intercités) kaj TER (trajno) Pikardio, Transilien, RER, metroo, busreto RATP, taksioj kaj bicikloj "Vélib".

Ĉefaj linioj[redakti | redakti fonton]

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]