Fontenay-aux-Roses
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fontenay-aux-Roses (stacidomo). |
| Fontenay-aux-Roses | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | Hauts-de-Seine | ||||
| Arondismento | Antony | ||||
| Kantono | Châtillon | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 92032 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 92260 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Pascal Buchet | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 24 070 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 9 590 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 47′ N, 2° 17′ O (mapo)48.7891666666672.2855555555556Koordinatoj: 48° 47′ N, 2° 17′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 110 m [+] | ||||
| Areo | 2,51 km² ( 251 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Fontenay-aux-Roses - prononco laŭ sistemo IFA [fɔ̃tnˈɛ o ʁˈoz,
aŭskulti - estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine - prononco laŭ sistemo IFA [od‿sɛn] - kaj en la regiono Francilio - france Île-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭ Pariza Regiono. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 24 070 loĝantoj sur areo de 2,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 590 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Antony kaj al la kantono Châtillon. La loĝantojn oni kutime nomigas fontenaisiens aŭ fontenaisiennes.
Fontenay gastigas oficon de la franca Komisiono pri Atoma Energio (Commissariat à l'énergie atomique), kie oni ekzemple aktivigis la faman pilon Zoé (la unua atoma pilo de Francio).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Fontenay-aux-Roses situas sude de Parizo. Ĝi limas al la komunumoj Bagneux, Châtillon, Clamart, Le Plessis-Robinson kaj Sceaux.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua parto de la nomo ("Fontenay") devenas de la multaj fontoj elfluantaj el la teritorio de la komunumo. La dua parto de la nomo aperis pro la loka disvolviĝo de la kultivado de rozoj, ekde la 17-a jarcento ĝis la mezo de la 19-a jarcento. La vilaĝo ekzemple ĝuis monopolon por liveri rozojn al la franca reĝo Ludoviko la 14-a.
Unu École Normale Supérieure por knabinoj antaŭe ekzistis tie, antaŭ transloĝiĝi al Liono en 2000.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Hauts-de-Seine
- Listo de urboj de Francio
- Fontenay-aux-Roses (stacidomo)
- Division Leclerc (Tramtransporto en Parizo)





