Creil
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Creil (stacidomo). |
Creil | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Pikardio | ||
Departemento | Oise | ||
Arondismento | Senlis | ||
Kantono | Creil-Sud (ĉefurbo) | ||
INSEE kodo | 60175 [+] | ||
Poŝtkodo | 60100 | ||
Kodo laŭ INSEE | 60175 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Christian Grimbert (2001-2008) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 30 675 ((1999)) | ||
Loĝdenso | 2 766 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 15′ N, 2° 29′ O (mapo)49.2577777777782.4827777777778Koordinatoj: 49° 15′ N, 2° 29′ O (mapo) | ||
Alto | De 26 al 129 m | ||
Areo | 11,09 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Creil [krej] estas franca komunumo lokita en la departemento Oise kaj en la regiono Pikardio. Ĝi havas proksimume 30 000 loĝantojn.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Creil situas en suda Pikardio, proksime al Francilio: ĝi troviĝas nur 55 kilometrojn norde de Parizo. La komunumo, kvankam nur mezgranda, disponas gravan stacidomon, multe frekventitan. Creil estas trafluata de la rivero Oise.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Creil posedas havenon ĉe la rivero Oise. Ĝin administras la departementa Ĉambro pri komerco kaj industrio.
Ekzistas sur la teritorio aerbazo de la franca armeo, nomita Base aérienne 110 Creil.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
La muzeo Gallé-Juillet, fondita en 1929 danke al donaco de S-ino Berthe Gallé, entenas belajn meblojn kaj porcelenaĵojn tipajn de la 19-a jarcenta burĝoj. La preĝejo Saint-Médard datiĝas de la 14-a jarcento.