Gare d'Orsay
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Musée d'Orsay kaj Musée d'Orsay (stacidomo). |
Gare d'Orsay | |||
---|---|---|---|
PARIZO - Gare d'Orléans kaj Quai d'Orsay
| |||
fervoja stacidomo • stacidoma hotelo | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 7-a | ||
Geografia situo | 48° 51′ 37″ N, 2° 19′ 31″ O (mapo)48.8603322.325389Koordinatoj: 48° 51′ 37″ N, 2° 19′ 31″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Tarifa zono | IDF/1 | ||
Historio | |||
Malfermo | 28-a de majo 1900 (Compagnie du chemin de fer de Paris à Orléans) | ||
Fermo | 1958 | ||
Arkitekto | Victor Laloux | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | SNCF | ||
Trafikanto | SNCF | ||
Gare d'Orsay estas estinta Pariza stacidomo kaj hotelo, konstruita en 1900 laŭ dezajnoj de Victor Laloux, Lucien Magne kaj Émile Bénard; ĝi servis kiel kapostacio de "Chemin de Fer de Paris à Orléans" (Fervojo Parizo - Orléans). Ĝi estis la unua terminalo de elektraj urbaj fervojoj en la mondo, malfermita la 28-an de majo 1900, ĝustatempe por la Universala Ekspozicio de Parizo de 1900.[1] Post la fermo de la stacidomo, ĝi estis denove malfermita en decembro 1986 kiel Musée d'Orsay, arta muzeo. La muzeo estas nun priservata de samnoma stacidomo de RER C Musée d'Orsay.
Gare d'Orléans
[redakti | redakti fonton]Estis surskribite «PARIS-ORLEANS» (Parizo-Orleano) sur la fasado de la stacidomo, kaj oni unue referencis al ĝi per la nomo Gare d'Orléans (t.e. Stacidomo de Orléans, same kiel por alia pariza stacidomo, nome Gare d'Austerlitz), kiel atestas malnovaj dokumentoj.
-
Mapo de Parizo (1920)
-
"Paris-Orléans" sub la horloĝo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PRR Chronology, p. 32 (Marto 2005). Alirita 16 julio 2010 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gare d'Orsay en la angla Vikipedio.