Le Vésinet - Le Pecq (stacidomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Le Vésinet-Centre (stacidomo).

Le Vésinet - Le Pecq
Stacidomo Le Vésinet - Le Pecq
Stacidomo Le Vésinet - Le Pecq
fervoja stacidomo • S-Bahn station
Lokigo
Lando Francio
Komunumo Le Vésinet
Geografia situo 48° 53′ 54″ N, 2° 7′ 20″ O (mapo)48.89826174522.12225185668Koordinatoj: 48° 53′ 54″ N, 2° 7′ 20″ O (mapo)
Le Vésinet - Le Pecq (Francilio)
Le Vésinet - Le Pecq (Francilio)
DEC
Le Vésinet - Le Pecq
Le Vésinet - Le Pecq
Le Vésinet - Le Pecq
Situo sur mapo de Francilio
Map
Le Vésinet - Le Pecq
Ecoj
Trakoj 3
Kajoj 2 insulaj
Tarifa zono IDF/4
Jara trafiko 1 436 318 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 26-a de aŭgusto 1837
1972 (RER)
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo UIC 87758086
Trajno-linio
Pliaj informoj
En TTT Le Vésinet - Le Pecq ĉe "SNCF"
vdr

Le Vésinet - Le Pecq (antaŭa nomo Le Pecq) estas franca stacidomo sur Linio A de RER, situanta en komunumo Le Vésinet, proksime al Le Pecq, en departemento Yvelines en regiono Francilio.

Stacidomo[redakti | redakti fonton]

Kvar stacidomoj sinsekvis; la tri unuaj havis la nomon Le Pecq. La unua estis starigita de "Compagnie du Chemin de fer de Paris à Saint-Germain" en 1837 sur bordo de Sejno en Le Pecq. La dua, en 1847, estis transigita al Le Vésinet kiel tiu de 1955. La nuna stacidomo alprenis la nomon Le Vésinet - Le Pecq ekde sia konstruo en 1972 por la alveno de RER de Francilio (RER).

Ĝi hodiaŭ estas stacidomo de Régie autonome des transports parisiens (RATP).

Ĝi havas altecon de 35 metroj kaj situas en la Kilometra punkto (PK) 18,511 de fervojlinio Parizo - Saint-Germain-en-Laye, inter stacidomoj de Le Vésinet-Centre kaj Saint-Germain-en-Laye. Ĝi rolas kiel finstacio de iuj trajnoj el Parizo.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • Buso Bus en Seine A C F G M
  • Buso ESF 21 21M
  • N153

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]