Saint-Maur-des-Fossés
Aspekto
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Maur |
| Saint-Maur-des-Fossés | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
la administrejo
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | Nogent-sur-Marne | ||||
| Kantono | Saint-Maur-des-Fossés-1 | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 94068 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 94210 • 94100 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Sylvain Berrios | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 76 572 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 6 806 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 48′ N, 2° 29′ O (mapo)48.80252.4855555555556Koordinatoj: 48° 48′ N, 2° 29′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 32 m [+] | ||||
| Areo | 11,25 km² (1 125 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Saint-Maur-des-Fossés [sɛ̃ mɔʁ de fose] estas franca komunumo en la departemento Val-de-Marne, en la regiono Francilio. Ĝi havis 74 816 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]
Saint-Maur-des-Fossés situas 11 km sudoriente de la centro de Parizo, en buklo de la rivero Marno, kiu ĉirkaŭas ĝin ĉiuflanke krom nordokcidente.
Kvartaloj
[redakti | redakti fonton]
La urbo estas dividita en ok kvartalojn: La Varenne, Champignol, Saint-Maur-Créteil, Les Mûriers, Adamville, Le Parc, La Pie kaj Le Vieux-Saint-Maur[2].
Transporto
[redakti | redakti fonton]- Saint-Maur-des-Fossés enhavas 186 km da stratoj, 12 km da rivera bordo, 5 pontojn kaj 59 vojkruciĝojn kun trafiklumoj
[2].
- Kvar stacidomoj de la linio RER A troviĝas en Saint-Maur-des-Fossés: Saint-Maur - Créteil, Le Parc de Saint-Maur, Champigny kaj La Varenne - Chennevières[3].
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]
La preĝejo Saint-Nicolas de Saint-Maur-des-Fossés, konstruita inter la 11-a kaj la 13-a jarcentoj, estis deklarita historia monumento en 1947[4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Populations légales 2010 - 94068-Saint-Maur-des-Fossés (france). Insee. Alirita 11-an de septembro 2013 .
- ↑ 2,0 2,1 Saint-Maur-des-Fossés en chiffres (france). Arkivita el la originalo je 2011-11-23. Alirita 11-an de septembro 2013 .
- ↑ Situation (france). Arkivita el la originalo je 2014-01-18. Alirita 11-an de septembro 2013 .
- ↑ Église Saint-Nicolas (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 11-an de septembro 2013 .





