Ramat HaŜaron
Aspekto
| Ramat HaŜaron | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo urba konsilio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 46 700 (2018) [+] | ||||
| Loĝdenso | 2 781 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 32° 9′ N, 34° 50′ O (mapo)32.14611111111134.839444444444Koordinatoj: 32° 9′ N, 34° 50′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 25 m [+] | ||||
| Areo | 16,792 km² ( 167 9.2 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Ramat HaŜaron (hebree רמת השרון, Altaĵo de la Ŝarono) estas urbo en la Tel-Aviva distrikto, en Israelo. Ĝi situas 8 km nordoriente de la grandurbo de Tel-Avivo, kaj 5 km oriente de la mediteranea marbordo.
Laŭ la stato de 2018 en la urbo Ramat HaŜaron vivis 46 700 loĝantoj sur areo de 16,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 781 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Tel-Avivo, Herclija kaj Hod HaŜaron.
En la urbo situas la ĉefsidejo de la Mosado.




