Marno (rivero)
Aspekto
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Marne (apartigilo). |
| Marno | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Akvokolekta areo | 12 800 km² |
| Averaĝa trafluo | 100 m³/s |
| Fluo | |
| - Alteco super marnivelo | 525 m |
| Enfluejo | Sejno ĉe Charenton-le-Pont |
| - Alteco | 28 m |
| Geografio | |
| Alfluantoj | Saulx, Ourcq Petit Morin, Grand Morin |
| Rivero en Francio | |
Marno (Marne) estas rivero en la nordoriento de Francio.
Ĝia fonto troviĝas sur la altebenaĵo Langres ĉe Balesmes-sur-Marne.
Marno pasas la francajn distriktojn (departementojn) kaj urbojn:
- Haute-Marne (52): Chaumont, Saint-Dizier
- Marne (51): Châlons-en-Champagne, Épernay
- Aisne (02): Château-Thierry
- Seine-et-Marne (77): Meaux, Chelles
- Seine-Saint-Denis (93): Neuilly-sur-Marne
- Val-de-Marne (94): Nogent-sur-Marne, Créteil, Charenton-le-Pont, Champigny-sur-Marne, Saint-Maur-des-Fossés
Marno estas grava alfluanto de Sejno, kiun ĝi atingas en Charenton-le-Pont .
Ĝiaj ĉefaj alfluantoj estas Saulx, Ourcq, Petit Morin kaj Grand Morin.
-
Marno pentrita de Paul Cézanne
-
Ĉe fointo de Marno



