Le Pecq

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Pecq
Preĝejo Saint-Wandrille
Preĝejo Saint-Wandrille
Preĝejo Saint-Wandrille
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Francilio
Departemento Yvelines
Kantono Le Pecq
INSEE kodo 78481 [+]
Poŝtkodo 78230
Kodo laŭ INSEE 78481
Retpaĝaro www.ville-lepecq.fr
Politiko
Urbestro Laurence Bernard (2014-2020)
Demografio
Loĝantaro 16 496  (2010)
Loĝdenso 5 808 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 54′ N, 2° 7′ O (mapo)48.89422.1156Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 7′ O (mapo)
Alto min. 67 m -- maks. 176 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 2,84 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Le Pecq (Francio)
Le Pecq (Francio)
DEC
Le Pecq
Le Pecq
Situo de Le Pecq

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Le Pecq [+]
vdr

Le Pecq estas franca komunumo situanta en departemento Yvelines en la regiono Francilio. Ĝi estas lokita en la okcidenta ĉirkaŭurbo de Parizo kaj ĝia areo ampleksas 2,84 km². En 2009 ĝi kalkulis 16 342 loĝantojn nomatajn "Alpicois".

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo de Le Pecq situas en kurbo de la rivero Sejno, 19 km-ojn okcidente de Parizo, ĉe la piedo de la Kastelo de Saint-Germain-en-Laye.

La teritorio de Le Pecq etendiĝas ambaŭflanke de Sejno kaj inkluzivas malgrandan insulon, Corbière, kiu estas parte protektita kiel zono de nestado por migrantaj birdoj. Parko laŭ ties nomo kuŝas sur la maldekstra bordo de la rivero.

Le Pecq najbaras al la komunumoj de Saint-Germain-en-Laye kaj Mareil-Marly en la okcidento, Montesson kaj Le Mesnil-le-Roi (distrikto de Carrières-sous-Bois) en la nordo, Croissy-sur-Seine kaj Le Vésinet en la oriento kaj Marly-le-Roi kaj Le Port-Marly en la sudo.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Le Pecq datiĝas de 704. Tiun jaron, la Merovida reĝo Childebert la 3-a konsentis ĉarton al Abatejo de Fontenelle, kiu inluzivis teritorion en Aupec - la moderna Le Pecq.

La 31-an de majo 1875, parto de Le Pecq estis apartigita kaj kunfandita kun partoj de Chatou kaj Croissy-sur-Seine por krei la komunumon de Le Vésinet.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

  • Regiona centro de "Lyonnaise des Eaux" (Suez Environnement), akvo-kompanio kiu produktas jare proksimume 90 milionojn da kubmetroj da trinkebla akvo, priservante ĉ. 500,000 konsumantojn en la okcidento de Parizo.
  • Sidejo de Jaĥt-Klubo de Le Pecq.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo Saint-Wandrille: La nuna preĝejo kun triangula frontono, estis konstruita de arĥitekto Sebastien Jan en 1739 sur la loko de malnova preĝejo.
  • Preĝejo Saint-Thibault: ĝi estis konstruita el betono kaj ligno en 1964 de arĥitektoj Perrouin, Lunel kaj Jung. La tegmento estas ornamita de 30 metrojn alta spajro el ligno.
  • Fervoja viadukto: ĝi datiĝas de la fino de la 19-a jarcento kaj konsistas el ŝtonaj arkoj kiuj surportas metalan ponton super la Sejno. La fervojo trapasas sub du tuneloj por finatingi la stacidomon de Saint-Germain-en-Laye.

Famkonatuloj[redakti | redakti fonton]

  • Félicien David, (1810-1876), komponisto, entombigita en tombejo de Le Pecq.

Transportoj[redakti | redakti fonton]

Le Pecq estas priservata de stacidomo, troviĝanta sur Linio A de Pariza RER: Le Vésinet - Le Pecq, kiu fakte situas sur la teritorio de Le Vésinet.

Busoj de kompanio Veolia priservas haltejojn en la urbo (linio 21M) kaj ligas la stacidomon Le Vésinet - Le Pecq kun stacidomo de Marly-le-Roi (linio 21).

Busoj de RATP priservas kelkajn haltejojn en la periferio de la urbo (linio 259) kaj ligas ĝin al stacidomo de Saint-Germain-en-Laye unuflanke kaj al stacidomo de La Défense aliflanke.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]