Saltu al enhavo

Skvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bloomsbury skvaro kaj Bedford domo vidante norden, ĉ 1725

Skvaro[1] (el la angla "square") estas ĝardeno ĝenerale kvarangula, sed ne nepre, kaj fermita de krado, meze de placo. En tiuj ĝardenetoj oftas skulptaĵoj aŭ fontoj pro ties ornama celo. Ofte la skvaro portas la saman nomon kiel la entenanta placo.

Rilatoj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En relative multaj urboj estas skvaroj nomataj "Zamenhof" aŭ "Esperanto", sed ĝis nun neniu el tiuj parketoj ricevis propran vikipedian artikolon. Nur notindas ke la Monumento al L. L. Zamenhof en Bjalistoko estas la centro de tia skvaro en la nuntempe pola urbo Bialistoko. Tamen la distingoj inter urbaj placoj kaj de kompare pli etaj skvaroj meze de placoj estas fluaj, tial jes ekzistas propraj vikipediaj artikoloj pri la Zamenhof-parko de Berlino, la Dr. Zamenhofparko en Leeuwarden, la Esperanto-parko de Vienotiu de la hungaria urbo Pécs. Almenaŭ la parko en Vieno ankaŭ ne plenumus la kondiĉon esti fermita de krado. Tiun mankon de fermiĝo de krado ĝi dividas de la Esperanto-placoj, kiuj povas esti verdaj, parkecaj areoj aŭ plene pavimitaj lokoj ene de urboj, sed ankaŭ ne fermitaj de krado - kiel ekzemple la Esperantoplatsen en Gotenburgo, kiu krome ankaŭ ne estas kvarangula, sed havas pli nekutiman geometrian dividon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. kapvorto svaro en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 1006

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]