Jacques Tati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jacques Tati
Kabarett der Komiker; Jacques Tati 013575a.jpg
Personaj informoj
Naskonomo Jacques Tatischeff
Naskiĝo 9-an de oktobro 1907 (1907-10-09)
en Le Pecq
Morto 5-an de novembro 1982 (1982-11-05) (75-jara)
en Parizo
Tombo ancient cemetery of Saint-Germain-en-Laye
Ŝtataneco Francio
Profesio filmaktoro, aktoro, reĝisoro, scenaristo, komikisto, produktoro, mime artist
Oficiala retejo http://www.tativille.com/
Lingvoj franca lingvo
Familianoj
Infano Sophie Tatischeff
v  d  r
Information icon.svg

Jacques TATI - mallongigo de "Tatischeff" - (naskiĝis la 9-an de oktobro 1907 en Le Pecq, Seine-et-Oise (nun: Yvelines), mortis la 5-an de novembro 1982 en Parizo) estis franca reĝisoro kaj aktoro. Lia naskiĝurbo nomis skvaron laŭ "Jacques Tati" en la kvartalo L'Ermitage.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jacques Tati estas de franca-rusa-nederlanda-itala deveno: lia patro Georges Emmanuel Tatischeff, naskita en 1875 en Parizo, estis la filo de Grafo Dimitri Tatischeff, milita ataŝeo en la rusa ambasadejo de Parizo kaj de francino Rose Anathalie Alinquant. Georges Emmanuel Tatischeff edziĝis kun Claire van Hoff, mem de itala-nederlanda deveno. El tiu geedziĝo naskiĝis Jacques Tati en 1907. El amaventuro de tiu ĉi kun juna aŭstra virino Herta Schiel, naskiĝis Helga Marie-Jeanne Schiel la 1-an de aŭgusto 1942. Poste Jacques Tati edziĝis al Micheline Winter en 1944 kaj estas la patro de Sophie Tatischeff kaj Pierre Tati.

Jacques Tati estis unue komika artisto en Muzik-teatro (li interalie ludis en Scala de Berlino en 1942[1]) kaj aktoro, poste komencis karieron de reĝisoro nur en 1947.

Ekde Jour de fête ĝis Playtime, la filmoj de Jacques Tati ĝuis pli kaj pli grandan sukceson. La lasta filmo tamen postulis tre grandajn investojn, kaj montriĝis pli multekosta ol antaŭvidite pro administraciaj malhelpoj, kaj ties sukceso (tamen la plej populara kalkulante nombron da eniroj je tiu dato) ne sufiĉis por kompensi la elspezojn. Konsekvence Jacques Tati devis moderigi siajn ambiciojn: Trafic, kvankam projekciita en kinejo, estis komence farita kiel telefilmo. La reĝisoro povis financi sian lastan longan filmon Parade, nur dank'al helpo de sveda televido.

Malgraŭ ŝajna foresto de dialogoj, aŭ precize dank'al tio por kompensi, Jacques Tati zorge prilaboris la sonbendojn de siaj filmoj. Tiel ekzistas anglaj versioj de pluraj el liaj filmoj, interalie Les Vacances de M. Hulot, kaj Mon oncle, kies anglalingva versio My Uncle aperis en Francio en 2005.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Reĝisoro[redakti | redakti fonton]

Aktoro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pénélope Gilliat: Jacques Tati 96 S., Ill., Paris 1976, (ISBN 0-7130-0145-3)
  • Marc Dondey: Tati, Ramsey Poche Cinéma. Paris 1993
  • David Bellos: Tati, sa vie, son art, Le Seuil, Paris, 2002
  • Stéphane Goudet: Jacques Tati - de François le facteur à Monsieur Hulot, Cahiers du Cinéma 2002
  • François Ede, Stéphane Goudet: Playtime, Cahiers du Cinéma 2002
  • Giorgio Placereani, Fabiano Rosso (a cura di): Il gesto sonoro - Il cinema di Jacques Tati, Editrice Il Castoro 2002
  • Laura Laufer: Jacques Tati ou le temps des loisirs, Les Editions de l'If, Paris, 2002
  • Jacques Tati, le rire démocratique, Documentaire de Pierre Philippe (France, 2002-52mn) coproduction : ARTE France, On Line Production, Les Films de Mon Oncle [2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arte 07/10/2007 - 22.30- Elsendo dediĉita al Jacques Tati
  2. http://www.arte.tv/fr/cinema-fiction/JacquesTati/1699318.html

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]