Chardon-Lagache (pariza metrostacio)
Aspekto
| Chardon-Lagache | |||
|---|---|---|---|
Ununura kajo en direkto al Gare d'Austerlitz
| |||
| metrostacio • subtera stacio • unudirekta stacio | |||
| Lokigo | |||
| Lando | Francio | ||
| Urbo | Parizo | ||
| Arondismento | 16-a | ||
| Geografia situo | 48° 50′ 42″ N, 2° 15′ 58″ O (mapo)48.84513775452.2662144899368Koordinatoj: 48° 50′ 42″ N, 2° 15′ 58″ O (mapo) | ||
| |||
| Ecoj | |||
| Trakoj | 1 | ||
| Kajoj | 1 | ||
| Tarifa zono | 1 | ||
| Jara trafiko | 482 053 vojaĝantoj (2021) | ||
| Historio | |||
| Malfermo | 30-a de septembro 1913 27-a de julio 1937 | ||
| Administrado kaj utiligado | |||
| Proprietulo | RATP | ||
| Trafikanto | RATP | ||
| Kodo | 0711 | ||
| Metro-linio | |||
Chardon-Lagache [ʃaʁdɔ̃ laɡaʃ] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 10, en la 16-a arondismento de Parizo.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis malfermita la 30-an de septembro 1913.
Vagonaroj veturas nur en direkto al finstacio Gare d'Austerlitz.
Ĝi omaĝas al Doktoro Pierre Chardon kiu estis « kuracisto de malriĉuloj » de Auteuil dum kvindek jaroj. Li estis entombigita en tombejo de Auteuil en 1845. Lia filo Pierre-Alfred amasigis konsiderindan fortunon kiu ebligis al li malfermi en 1857 kadukulejon por malriĉaj homoj. Li asociis al sia nomo tiun de sia edzino.
- Temas pri unu el malmultaj stacioj kiuj havas nomon de virino
Alirejoj
[redakti | redakti fonton]La stacio disponas pri ununura alirejo konsistanta el ŝtuparo fronte al n-ro 16 Strato Chardon-Lagache, ĉe kruciĝo kun Strato Molitor.
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]
RATP 22 62
N12 N61
Proksime
[redakti | redakti fonton]- ESPE Molitor (Supera Lernejo de Profesorado kaj Edukado)
- Hospitalo Sainte-Périne
- Hospitalo Rossini
- Liceo Jean-Baptiste-Say


