Richard-Lenoir (pariza metrostacio)
Aspekto
| Richard-Lenoir | |||
|---|---|---|---|
Stacio Richard-Lenoir sur linio 5
| |||
| metrostacio • subtera stacio | |||
| Lokigo | |||
| Lando | Francio | ||
| Urbo | Parizo | ||
| Arondismento | 11-a | ||
| Geografia situo | 48° 51′ 35″ N, 2° 22′ 19″ O (mapo)48.8597722.371843Koordinatoj: 48° 51′ 35″ N, 2° 22′ 19″ O (mapo) | ||
| |||
| Ecoj | |||
| Trakoj | 2 | ||
| Kajoj | 2 | ||
| Tarifa zono | 1 | ||
| Jara trafiko | 1 544 636 vojaĝantoj (2021) | ||
| Historio | |||
| Malfermo | 17-a de decembro 1906 | ||
| Administrado kaj utiligado | |||
| Proprietulo | RATP | ||
| Trafikanto | RATP | ||
| Kodo | 0814 | ||
| Metro-linio | |||
Richard-Lenoir [ʁiʃaʁ lənwaʁ] estas stacio sur linio 5 de la Metroo de Parizo, situanta en la 11-a arondismento de Parizo.
Stacio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malfermita la 17-an de decembro 1906 okaze de la plilongigo de linio 5 de Mazas (hodiaŭ Quai de la Rapée) ĝis Lancry (hodiaŭ Jacques Bonsergent). Ĝi situas sub Bulvardo Richard-Lenoir, sude de kruciĝejo kun Strato Pelée.
Bulvardo Richard-Lenoir omaĝas al franca manufakturisto François Richard kiu estis asociita kun Joseph Lenoir-Dufresne. Post la morto de sia asociito, li parte adoptis lian nomon memore al la firmao kiun ili kune mastrumis kaj tiam nomiĝis « François Richard-Lenoir ».
Alirejoj
[redakti | redakti fonton]La stacio disponas pri du alirejoj:
- Fronte al Strato Gaby-Sylvia
- Okcidenta flanko de inter-ŝoseo, fronte al n-ro 65 Bulvardo Richard-Lenoir
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]La stacio havas neniun interkonekton kun busoj de RATP.


