Corvisart (pariza metrostacio)
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jean-Nicolas Corvisart. |
| Corvisart | |||
|---|---|---|---|
Plato kun nomo de stacio
| |||
| metrostacio • supertera stacio | |||
| Lokigo | |||
| Lando | Francio | ||
| Urbo | Parizo | ||
| Arondismento | 13-a | ||
| Geografia situo | 48° 49′ 47″ N, 2° 21′ 2″ O (mapo)48.8298068253232.3505082726479Koordinatoj: 48° 49′ 47″ N, 2° 21′ 2″ O (mapo) | ||
| |||
| Ecoj | |||
| Trakoj | 2 | ||
| Kajoj | 2 | ||
| Tarifa zono | 1 | ||
| Jara trafiko | 1 570 331 vojaĝantoj (2021) | ||
| Historio | |||
| Malfermo | 24-a de aprilo 1906 ⇒ 2 sud 14-a de oktobro 1907 2 Sud 6-a de oktobro 1942 | ||
| Administrado kaj utiligado | |||
| Proprietulo | RATP | ||
| Trafikanto | RATP | ||
| Kodo | 1415 | ||
| Metro-linio | |||
Corvisart [kɔʁvizaʁ] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 6, en la 13-a arondismento de Parizo.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis malfermita en 1906, sur linio 2 sud (Circulaire sud). En oktobro 1907, kunfandiĝo de Circulaire sud kun linio 5 estis decidita: la tuto estis ekspluatita sub nomo linio 5, la nomo « Circulaire sud » aŭ « 2 sud » malaperis. Ekde la 6-a de oktobro 1942, linio 6 kunligas stacion Nation al Charles de Gaulle - Étoile.
La stacio alprenis la nomon de Strato Corvisart situanta apude, kiu omaĝas al Jean-Nicolas Corvisart (1755-1821), persona kuracisto de Napoleono la 1-a (kiu donis al li titolon de Unua Kuracisto de la Imperiestro), fakulo pri pulmoj kaj koro.
La stacio disponas pri du alirejoj situantaj sur la meza inter-ŝoseo de Bulvardo Auguste-Blanqui, el kiuj unu frontas malparan flankon kaj la cetera n-ron 50.
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]
RATP 57, 67
Proksime
[redakti | redakti fonton]- Kvartalo Butte aux Cailles
- Télécom ParisTech (Nacia supera lernejo de telekomunikoj)
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Konstruo de viadukto kiu parte subtenas la stacion, 1904
-
Vagonaro eniras la stacion sur linio 2 sud
-
Kajoj de la stacio direkte al Charles de Gaulle - Étoile
-
Kajoj kaj eniro de tunelo direkte al Place d'Italie
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Corvisart ĉe "Structurae"


