Dugommier (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dugommier
Ununura alirejo de la stacio sur Bulvardo de Reuilly
Ununura alirejo de la stacio sur Bulvardo de Reuilly
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 12-a
Geografia situo 48° 50′ 21″ N, 2° 23′ 24″ O (mapo)48.8390493739222.3899635672569Koordinatoj: 48° 50′ 21″ N, 2° 23′ 24″ O (mapo)
Dugommier (Parizo)
Dugommier (Parizo)
DEC
Dugommier
Dugommier
Dugommier
Situo sur mapo de Parizo
Map
Dugommier
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 725 412 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 1-a de marto 1909
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 13-08
Metro-linio M06
vdr

Dugommier [dyɡɔmje] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 6, en la 12-a arondismento de Parizo.

Stacio[redakti | redakti fonton]

Kajoj de la stacio

La stacio estis malfermita en 1909 sub la nomo Charenton (el samnoma strato). Ĝi alprenis sian definitivan nomon la 12-an de julio 1939, probable por eviti konfuzojn pro la plilongigo (tiam konstruata) de la Linio 8 al Charenton-le-Pont.

Ĝia nomo venas de ties proksimeco kun Strato Dugommier kies nomo omaĝas al Jacques François Dugommier (1738-1794, realnome Coquille ĝis 1785), franca generalo, deputito de la Nacia Konvencio, kiu komandis francajn soldatojn kiuj reprenis Toulon-on. Li ankoraŭ gajnis decidan venkon en batalo de Boulou, en majo 1794, kaj estis mortigita en la dua batalo de la Muga, en novembro 1794.

La stacio disponas pri ununura alirejo konsistanta el ŝtuparo situanta fronte al n-ro 1, Bulvardo de Reuilly.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

Proksime[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]