Saltu al enhavo

Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rue d'AllemagneAllemagne, nuna stacio Jaurès

Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo listigas la metrostaciojn de la Metroo de Parizo, kies nomoj estis ŝanĝitaj post ties malfermo.

Ĝeneralaĵoj

[redakti | redakti fonton]

El la 302 stacioj[1] de la Metroo de Parizo, 50 ŝanĝis sian nomon iam ajn, kelkaj plurajn fojojn. La kialoj de ĉi tiuj ŝanĝoj estas multoblaj, kiuj iras de deziro simpligi la uzatajn nomojn al politikaj decidoj.[2]

Kvin stacioj ŝanĝis nomojn sekve al la kunfandiĝo de du antaŭaj stacioj:

  • Marcadet (linio 4) kaj Poissonniers (linio 12) fariĝis en 1931 la stacio Marcadet - Poissonniers;
  • Aubervilliers (linio 2) kaj Boulevard de la Villette (linio 7) fariĝis en 1942 la stacio Aubervilliers - Boulevard de la Villette (alinomita en 1946 Stalingrad);
  • Montparnasse (linioj 4 kaj 12) kaj Bienvenüe (linio 6 kaj eksa linio 14, fariĝinta linio 13 en 1976) fariĝis en 1942 la stacio Montparnasse - Bienvenüe;
  • Marbeuf (linio 1) kaj Rond-point des Champs-Élysées (linio 9) fariĝis en 1942 la stacio Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées (alinomita en 1946 Franklin D. Roosevelt);
  • Martin Nadaud kaj Gambetta (linio 3) kunfandiĝis en Gambetta (linioj 3 kaj 3bis) en 1969.

En aŭgusto 1914, en la komenco de la Unua mondmilito, Strato d'Allemagne estis alinomita Avenuo Jean-Jaurès (honore al Jean Jaurès murdita la antaŭan monaton) kaj Strato de Berlin alinomita Strato de Liège (honore al la rezisto de la fuortoj de Lieĝo). La stacio Rue d'AllemagneAllemagne fariĝis Jaurès kaj Berlin fariĝis Liège.

Post la Dua mondmilito, inter 1945 kaj 1948, pluraj stacioj estis alinomitaj por honorigi la memoron pri rezistantaj batalantoj, aliancanoj aŭ bataloj:

Dato Malnova nomo Nova nomo Linio Notoj
19071015 15-a de oktobro 1907 Avenue de Suffren Rue de Sèvres M06 Nuna stacio Sèvres - Lecourbe
19071015 15-a de oktobro 1907 Boulevard Barbès Barbès - Rochechouart M02
19071015 15-a de oktobro 1907 Place Mazas Pont d'Austerlitz M05 Nuna stacio Quai de la Rapée
19071015 15-a de oktobro 1907 Rue Saint-Denis Réaumur - Sébastopol M03M04
19120000 1912 Marcadet Marcadet - Balagny M13 Sur linio B de Nord-Sud; Nuna stacio Guy Môquet
19131101 novembro 1913 La Motte-Picquet La Motte-Picquet - Grenelle M06M08M10
19131100 novembro 1913 Rue de Sèvres Sèvres - Lecourbe M06
19131115 15-a de novembro 1913 Vaugirard Saint-Placide M04 Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacio Vaugirard de Nord-Sud, situanta en la 15-a arondismento de Parizo
19140800 aŭgusto 1914 Rue d'Allemagne
Allemagne
Jaurès M02M07 Kadre de la eksplodo de la Unua mondmilito, la nomo estis ŝanĝita al "Jaurès", honore al politikisto Jean Jaurès, murdita kelkajn tagojn pli frue. La samnoma strato Rue d'Allemagne estis alinomita laŭ la sama logiko.
19140802 2-a de aŭgusto 1914 Berlin Liège M13 La nomo Berlin (Berlino) estis ŝanĝita post la deklaro de milito fare de Germanio, favore al Liège, honore al la belga urbo Lieĝo kaptita kelkajn tagojn pli frue de la germana armeo.
19160601 1-a de junio 1916 Pont d'Austerlitz Quai de la Rapée M05
19200527 27-a de majo 1920 Alma George V M01
19210515 15-a de majo 1921 Wilhem Église d'Auteuil M10 La nomo Wilhem povus elvoki la germanan imperiestron Vilhelmo la 2-a, kio estis maltrankviliga en la postmilita kunteksto.
19230000 1923 Sèvres - Croix-Rouge Sèvres - Babylone M12 Sur linio A de Nord-Sud
19260000 1926 Caumartin Havre - Caumartin M03
19261101 1-a de novembro 1926 Pont Notre-Dame Pont Notre-Dame - Pont au Change M07 Nuna stacio Châtelet
19301015 15-a de oktobro 1930 Gare d'Orléans Gare d'Orléans - Austerlitz M05 Nuna stacio Gare d'Austerlitz
19310505 5-a de majo 1931 Boulevard Saint-Denis Strasbourg - Saint-Denis M04
19310505 5-a de majo 1931 Reuilly Reuilly - Diderot M01
19310520 20-a de majo 1931 Champs-Élysées Champs-Élysées - Clemenceau M01M13
19310825 25-a de aŭgusto 1931 Marcadet Marcadet - Poissonniers M04 Kunfandiĝo kun la stacio Poissonniers de linio 12
19310825 25-a de aŭgusto 1931 Poissonniers Marcadet - Poissonniers M12 Kunfandiĝo kun la stacio Marcadet de linio 4
19320112 12-a de januaro 1932 Saint-Sébastien Saint-Sébastien - Froissart M08
19330630 30-a de junio 1933 Avenue du Maine Bienvenüe M06M13 Nuna stacio Montparnasse - Bienvenüe, alinomita omaĝe al la kreinto de la Pariza metroo Fulgence Bienvenüe.
19340415 15-a de aprilo 1934 Pont Notre-Dame - Pont au Change Châtelet M07 La nomo "Pont au Change" ankoraŭ aperas sur la kaheloj de la kajoj
19370301 1-a de marto 1937 Saint-Mandé Picpus M06
19370301 1-a de marto 1937 Commerce Avenue Émile Zola M10 Alinomita profite al la nova stacio Commerce malfermita sur linio 8
19370426 26-a de aprilo 1937 Tourelle Saint-Mandé - Tourelle M01 Nuna stacio Saint-Mandé
19390712 12-a de julio 1939 Charenton Dugommier M06 Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la novaj stacioj sur linio 8 tiam konstruata kaj priservontaj komunumon Charenton-le-Pont
19421006 6-a de oktobro 1942 Aubervilliers Aubervilliers - Boulevard de la Villette M02 Kunfandiĝo kun la stacio Boulevard de la Villette de linio 7
Nuna stacio Stalingrad
19421006 6-a de oktobro 1942 Boulevard de la Villette Aubervilliers - Boulevard de la Villette M07 Kunfandiĝo kun la stacio Aubervilliers de linio 2
Nuna stacio Stalingrad
19421006 6-a de oktobro 1942 Bienvenüe Montparnasse - Bienvenüe M06M13 Kunfandiĝo kun la stacio Montparnasse de linioj 4 kaj 12
19421006 6-a de oktobro 1942 Montparnasse Montparnasse - Bienvenüe M04M12 Kunfandiĝo kun la stacio Bienvenüe de linioj 6 kaj 13
19421006 6-a de oktobro 1942 Marbeuf Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées M01 Kunfandiĝo kun la stacio Rond-point des Champs-Élysées (linio 9)
Nuna stacio Franklin D. Roosevelt
19421006 6-a de oktobro 1942 Rond-point des Champs-Élysées Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées M09 Kunfandiĝo kun la stacio Marbeuf (linio 1)
Nuna stacio Franklin D. Roosevelt
19450714 14-a de julio 1945 Beaugrenelle Charles Michels M10
19450819 19-a de aŭgusto 1945 Combat Colonel Fabien M02
19451015 15-a de oktobro 1945 Petits Ménages Corentin Celton M12
19460127 27-a de januaro 1946 Marcadet - Balagny Guy Môquet M13
19460210 10-a de februaro 1946 Aubervilliers - Boulevard de la Villette Stalingrad M02M05M07
19460210 10-a de februaro 1946 Lancry Jacques Bonsergent M05
19460210 10-a de februaro 1946 Pont de Flandres Corentin Cariou M07
19460501 1-a de majo 1946 Vallier Louise Michel M03
19460511 11-a de majo 1946 Torcy Marx Dormoy M12
19461030 30-a de oktobro 1946 Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées Franklin D. Roosevelt M01M09
19480525 25-a de majo 1948 Obligado Argentine M01
19490618 18-a de junio 1949 Grenelle Bir-Hakeim M06
19530621 21-a de junio 1953 Gare de l'Est Gare de l'Est - Verdun M04M05M07
19700000 1970 Étoile Charles de Gaulle - Étoile M01M02M06 Alinomita samtempe kun la samnoma placo
19700913 13-a de septembro 1970 Bagnolet Alexandre Dumas M02 Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacioj situantaj sur la plilongigo de linio 3 al la komunumo Bagnolet
19790000 1979 Gare d'Orléans - Austerlitz Gare d'Austerlitz M05M10
19880217 17-a de februaro 1988 Cluny Cluny - La Sorbonne M10
19890000 1989 Louvre Louvre - Rivoli M01 Enkadre de la kreado de "Granda Luvro", la ĉefa enirejo al Luvro estis translokigita al la stacio Palais Royal. Ambaŭ stacioj estis do alinomitaj por signali la novan aliron al la muzeo
19890000 1989 Palais Royal Palais Royal - Musée du Louvre M01 Vd supre
19890630 30-a de junio 1989 Chambre des Députés Assemblée Nationale M12 La nomo Chambre des Députés (Ĉambro de deputitoj) fariĝis anakronisma, la institucio alinomiĝis Nacia Asembleo kiam fondiĝis la 5-a Respubliko
19901201 1-a de decembro 1990 Pont-Neuf Pont-Neuf - La Monnaie M07 Nomo kompletigita, la "Hôtel de la Monnaie" (monfarejo) situante kontraŭ la stacio, trans la Sejno
19960000 1996 Maisons-Alfort - École Vétérinaire École Vétérinaire de Maisons-Alfort M08
19970000 1997 Grande Arche de la Défense La Défense Grande Arche M01 Nuna stacio La Défense
19980525 25-a de majo 1998 Saint-Denis - Basilique Basilique de Saint-Denis M13
19980901 1-a de septembro 1998 Rue des Boulets - Rue de Montreuil Rue des Boulets M09 Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacioj situantaj en komunumo Montreuil
19980901 1-a de septembro 1998 Rue Montmartre Grands Boulevards M08M09 Alinomita por ĉesigi la konfuzon de turistoj, kiuj pensis, ke la stacio priservas Montmartre
19980901 1-a de septembro 1998 Saint-Maur Rue Saint-Maur M03 Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacidomo Saint-Maur - Créteil situanta sur linio de RER A
20020716 16-a de julio 2002 Saint-Mandé - Tourelle Saint-Mandé M01
20070308 8-a de marto 2007 Pierre Curie Pierre et Marie Curie M07 Alinomita samtempe kun la samnoma strato pro la seksa egaleco
20080614 14-a de junio 2008 Gabriel Péri - Asnières - Gennevilliers Gabriel Péri M13 Plilongigo de la linio al Les Courtilles
  1. La nombro de 302 stacioj ne inkluzivas la fikcian stacion Funiculaire de Montmartre. Tiu ĉi fakte estas konsiderata kiel metrostacio (kaj du haltejoj) fare de RATP kaj statistike ligita kun linio 2, kio klarigas kial RATP anoncas 303 staciojn kaj ne 302 en 2013.
  2. Maunier, Joséphine. Pourquoi les stations de métro changent (parfois) de nom ? (france). Ouest-France (9 julio 2020).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liste des stations du métro parisien ayant changé de nom en la franca Vikipedio.