Bagnolet
Aspekto
| Bagnolet | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
La turo Mercuriales kaj la urbodomo.
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Statuso | Urbo | ||||
| Lando | Francio | ||||
| Regiono | Pariza Regiono | ||||
| Departemento | Seine-Saint-Denis | ||||
| Arondismento | Bobigny | ||||
| Kantono | Bagnolet (ĉefurbo) | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 93006 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 93170 | ||||
| Kodo laŭ INSEE | 93006 | ||||
| Retpaĝaro | http://www.ville-bagnolet.fr/ | ||||
| Politiko | |||||
| Urbestro | Tony Di Martino (2020-2026) | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 43 086 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 16 765 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Koordinatoj | 48°52′00″N 2°25′00″O / 48.866667°N, 2.416667°O (mapo) Koordinatoj: 48°52′00″N 2°25′00″O / 48.866667°N, 2.416667°O (mapo) | ||||
| Alto | De 57 al 119 m | ||||
| Areo | 2,57 km² ( 257 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| Alia projekto | |||||
Bagnolet [banjole] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Seine-Saint-Denis kaj en la Pariza Regiono. Fine de 2023 en la komunumo vivis 43 086 loĝantoj sur areo de 2,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 765 loĝantoj/km².
La loĝantojn de Bagnolet oni kutime nomigas la Bagnoletais [banjolte]. La vorto "Bagnolet" verŝajne devenas de la latina vorto "balneolum", pro la ĉeesto de akvo kaj marĉoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo estas unu el la orientaj ĉirkaŭurboj de Parizo, sude de la departemento Seine-Saint-Denis. Ĝi havas landlimon kun Parizo, sed ankaŭ kun Les Lilas, Romainville kaj Montreuil.
Kvartaloj
[redakti | redakti fonton]Bagnolet klare dividiĝas en ses kvartalojn :
- La kora centro, kiu devenas de la eksa vilaĝo Bagnolet
- Plateau (nordoriente)
- Dhuys (nordokcidente)
- Malassis (oriente)
- Noue (sude)
- Coutures (sude)






