Jean-Nicolas Corvisart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Nicolas Corvisart
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1755 (1755-02-15)
en Dricourt
Morto 18-an de septembro 1821 (1821-09-18) (66-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Q110338316
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kuracistoprofesoro • anatomo • kirurgo
vdr

Jean-Nicolas Corvisart (naskiĝis la  15-an de februaro 1755(nun 1755-02-15) en Dricourt, mortis la 18-an de septembro 1821 en Courbevoie, Francio) estis franca kuracisto.

Li naskiĝis en Dricourt en 1755, kaj baldaŭ atingis famon pro sia traduko de la verko de Leopold Auenbrugger: Inventum Novum el la latina al la franca. Corvisart specife interesiĝis pri la teĥniko de brusta perkutado elpensita de Auenbrugger, teĥniko kiun li disvolvis kaj plibonigis.

En 1797, Corvisart komencis fari kursojn en la Kolegio de Francio, kie li gajnis notindan reputacion kiel kardiologo.

En 1804 li estis nomita kuracisto de la Imperiestro Napoleono Bonaparte, kiun li profesie prizorgis ĝis la abdiko de la granda korsikano en 1814. Li mortis ses jarojn poste en Courbevoie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jean-Nicolas Corvisart en la hispana Vikipedio.