Kardiologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la homa koro kun ambaŭ pulmaj aloj. Anotomia bildigo el la anglalingva verko „Gray’s Anatomy“ de 1918

Kardiologiokormedicino estas la fako de medicino kiu traktas la stukturon, funkcion kaj la diversajn eblajn malsanojn de la koro.

En medicino temas pri subfako de interna medicino, kiu traktas la malsanojn rilatajn al koro kaj sangocirkulo de la homa korpo. En pluraj landoj la subfako "infana kardiologio", por embrioj antaŭ la naskiĝo kaj por junaj homoj de 0 ĝis 17 jaroj, estas memstara subfako de pediatrio kaj ne miksita kun la subfako kardiologio de "plenkreskuloj".

Kardiologo (aŭ kardiologiisto, korkuracisto) estas medicina specialisto, kiu post plenumo de medicina studo dum pluraj jaroj pluspecialistiĝis kaj akiris la gradon de faka kuracisto kardiologia.

Historio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

ligna stetoskopo (el la germanlingva "konversacia leksikono de Meyer" el la jaro 1890)

La homoj konsideris la koron jam ekde prahistoria tempo aparte vundeblan organon, pri tio atestas ekzemple kavernaj pentraĵoj ŝtonepokaj el Iberio. Kuracistoj en antikva Ĉinio, Egiptio, Grekio kaj Romio aparte atente ekzamenis la homan koron kaj la pulson kiel signo de la mekanika kora funkcio. La klerulo Herofilos de Ĥalkedon ĉirkaŭ la jaro 300 a.K. konstruiĝis poŝan akvohorloĝon por la pulsomezurado. Antaŭ proksimume 2000 jaroj la romia verkisto Seneca la pli juna jene priskribis sian kordoloron: "La atako tre mallongas kaj similas al ŝtormo. Ĉe aliaj suferoj oni baraktas kun malsano, ĉi-tie tamen kun morto". La komencon de la moderna kardiologio oni plej bone povas datigi en la jaro 1638, kiam la angla kuracisto William Harvey publikigis sian malkovron de la sangocirkula sistemo.

Dum la jaro 1733 la angla pastro kaj sciencisto Stephen Hales unuafoje "sange", do per operacieto, povis mezuri la sangopremon, enmetante metalan tubeton en la kolan arterion de ĉevalo kaj ligante la tubeton al vitra cilindro. La unua kora medikamento estas digitalo, natura substanco el samnoma planto, kiu havas fortan kor-fortigan efikon. Dum la jaro 1816 la franco René Théophile Hyacinthe Laënnec malkovris la stetoskopon, komence relaive simpla ligna cilindro, kiu ebligis plilaŭtigitan aŭskultadon de la koraj sonoj. Jam fine de la 19-a jarcento stetoskopoj havis flekseblajn tubojn por ambaŭ oreloj de la kuracisto. Same dum la 19-a jarcento evoluis pluraj aparatoj por sen-operacia mezuro de la sangopremo, el kiu la plej praktika konsideriĝis tiu de la itala kuracisto evoluis pluraj aparatoj por sen-operacia mezuro de la sankopremo, el kiu la plej praktika konsideriĝis tiu de la itala kuracisto Scipione Riva-Rocci el la jaro 1896 per balona rubando aplikebla al la brako de homo. La anglo Harvey Williams Cushing plibonigis la teknikon kaj la rusa armea kuracisto Nikolaj Korotkov dum 1905 modifis ĝin. Nuntempe nur malofte oni mezuras la sangopremon laŭ la metodo de Riva-Rocci, plej ofte laŭ tiu de Korotkov. Erare tamen en multaj landoj oni daŭre indikas la ("korotkove") mezuritan sangopremon per la mallongigo "RR" por Riva-Rocci.

Ekde la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la 20-a jarcento la malsanoj de koro kaj sangocirkula sistemo grave gajnis gravecon. Komence de la jarcento tutmonde ili kaŭzis malpli ol 10 procentojn de la mortoj, fine preksaŭ 50 procentojn en la industriaj ŝtatoj kaj 25 procentojn en la evoluaj landoj. Tiun statistikan ŝanĝon kaŭzis inter alie la pli bona terapio kaj entute la maloftiĝo de infektaj malsanoj, kaj de deficita nutrado. Ĉar malsanoj de koro kaj sangocirkula sistemo pli oftas en alta aĝo, jam la kresko de la statistike averaĝa vivodaŭro, en Usono ekzemple de 49,2 jaroj komence de la jarcento ĝis 76,9 jaroj fine de ĝi, klarigas grandan parton de la plioftiĝo de mortoj ligitaj al la kora funkcio.

Komence de la jarcento la kardiologio iĝis memstara subfako ene de la interna medicino. Dum la jaro 1907 en Parizo publikiĝis la unua eldono de la faka ĵurnalo „Archives de Maladies du Coeur et des Vaisseaux“ ("arkivoj de malsanoj de koro kaj angioj"), dum 1909 en Vieno la ĵurnalo „Zentralblatt für Herz- kaj Gefäßkrankheiten“ ("centra ĵurnalo por koraj kaj angiaj malsanoj"). En Anglio dum 1910 sekvis la ĵurnalo „Heart“ ("koro"), en Usono dum 1925 la „American Heart Journal“ ("usona koro-ĵurnalo"). Dum la sama jaro en Usono fondiĝis la unua nacia asocio de kardiologiaj kuracistoj - la unua tiaspeca asocio en Eŭropo du jarojn pli poste fondiĝis en Germanio.

Dum la jaro 1903 la nederlandano Willem Einthoven evoluigis la elektrokardiografion (EKG). Dum la komencaj jaroj, manoj kaj piedoj de la pacientoj metiĝis en salozan akvon, por dedukti la elektrajn impulsojn de la koro, kiuj en la korpo disradias al brakoj kaj kruroj. Nur dum la 1940-aj jaroj por la registro de la koraj elektraj impulsoj ekuziĝis metalaj platetoj aplikitaj al manaj kaj piedaj artikoj, kiuj per dratoj konektiĝis al elektra registra aparato. La nuna trakto de kororitmaj perturboj baziĝas inter alie sur la esploroj de la japano Sunao Tavara, kiu dum 1906 dum sia laboro en la universitato de Marburgo publikigis la fundamentojn de la kora ekscitokonduka sistemo.

Dum 1929 en la germana urbo Eberswalde apud Berlino ekestis la unua korokatetera esploro, kaj dum 1941 en Francio publikiĝis klinikaj spertoj por diagnozotrova apliko de tiu esploro. La unuan science dokumentitan operacion de koro dum la jaro 1896 en Frankfurto-ĉe-Majno entreprenis la germana kirurgo Ludwig Rehn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]