Cadet (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Metro-M.svg

Cadet
Enirejo de la stacio laŭ "Guimard"-stilo
Enirejo de la stacio laŭ "Guimard"-stilo
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 9-a arondismento de Parizo
Geografia situo 48° 52′ 34″ N, 2° 20′ 42″ O48.8761348225122.3448756337166Koordinatoj: 48° 52′ 34″ N, 2° 20′ 42″ O
Cadet (Parizo)
DEC
Cadet
Situo de Cadet
Ecoj
Zono 1
Jara trafiko 3 612 956 (2013)
Historio
Malfermiĝo en 5-a de novembro 1910
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 2103
Linio M7Paris m 7 jms.svg
v  d  r
Information icon.svg

Cadet estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 7, en la 9-a arondismento de Parizo.

Stacio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita en 1910. Ĝiaj kajoj estas dekoraciitaj laŭ la Flago de Usono.

Strato Cadet nomiĝis en la 17-a jarcento strato de la Voirie (Stratpurigado), pro depono de malpuraĵoj favoraj al kultivado de legomoj kiuj kreskis tie. Ĝi trairis malnovan terpecon apartenantan al S-ro Cadet de Chambine, posedanto de terenoj sur kiuj troviĝis malnova vojo kiun anstataŭas la strato[1]. Tamen, la nomo de tiu strato povus ankaŭ deveni de fratoj Cadet, Jacques kaj Jean, kiuj estis, sub la regno de Karlo la 9-a, mastroj ĝardenistoj[1]. Ili uzis la deponejojn de malpuraĵoj de la stratpurigado por sterki siajn abundajn legomojn, kiujn ili vendis al la plej bonaj restoracioj.

En tiu strato troviĝas la sidejo de Grand Orient de France en kies interno troviĝas Muzeo de Framasonismo. Inter la naŭ tute proksimaj sinagogoj (ĉ. 500 metrojn de Grand Orient de France), la plej konata, de aŝkenaza obeo, estas la sinagogo Adas Yereim, en n-ro 10 de strato Cadet.

En 2011, 3 650 405 vojaĝantoj eniris en tiun stacion[2]. En 2012, eniris 3 624 755 vojaĝantoj[3]. Eniris 3 612 956 vojaĝantoj en 2013, kio lokas ĝin al la 144-a rango de metrostacioj pro ties vizitado[4].

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • Paris logo bus jms.svg RATP 26, 32, 42, 43, 48

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Chronique sur la rue Cadet, sur paris-pittoresque.com. Consulté le 21 décembre 2011.
  2. Entrants annuels provenant de l'extérieur de la station (voie publique, correspondances bus, réseau SNCF, etc.), sur le site data.ratp.fr, consulté le 5 novembre 2012.
  3. Fichier excel Entrants annuels provenant de l'extérieur de la station (voie publique, correspondances bus, réseau SNCF, etc.), sur le site data.ratp.fr, consulté le 11 janvier 2014.
  4. Trafic annuel entrant par station (2013), sur le site data.ratp.fr, consulté le 31 août 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]