Forŝtelinte kompromisajn dokumentojn, viro rifuĝas sin en la fascinan kaj movplenan mondon de la Metroo de Parizo. Senkompata hom-ĉasado organiziĝas dum kiu strangaj ligiloj interplektiĝas inter la ŝtelinto kaj ties viktimo.
Metro-Regio RATP postulis de Luc Besson akuratajn horarojn, ekster hor-pintoj, por filmado: de la 9:00 ĝis la 16:00 kaj de la 1:00 ĝis la 5:00 horo. Filmado okazis ĉefe en Auber kaj daŭris 19 semajnojn. Tamen ankaŭ rekoneblas aliaj metrostacioj kiel Charles de Gaulle - Étoile, Gare de Lyon aŭ Nation.