Portalo:Filmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Portalo:Kino)



Portalo : Filmo


Bonvenon al la Portalo pri Filmo. Ĉi tie vi trovos artikolojn, kiujn nia internacia Vikipedio disponigas al ĉiuj - pri Holivudo, Bolivudo, Festivalo de Cannes k.a., ne forgesante la filmistojn kaj agantojn de tiu granda fako kaj, plejgrave, la filmojn mem. Bonan vojaĝon!

Artikolo de la monato

Mulholland Drive estas usona filmo reĝisorita kaj scenarita de David Lynch. Ĝia titolo aludas al la serpentforma kaj danĝera vojo kiu kondukas al Holivudo.

La rakonto absorbis multajn spektantojn pro sia aparteco kaj sia pensigeco. Efektive, la unua vidado de la filmo igas pli da demando ol da respondo ĉe la spektanto kaj ĉiu deduktas malsame tiun simbolplenan filmon kies strukturo similas al tiuj de The Wizard of Oz, VertigoPersona.

Elektu la venontan artikolon de la monato

Fine de la 19-a jarcento, la progreso de tekniko faris el fotografio novan arton, nomatan kinematografio aŭ kino. Serio da bildoj, montrata sufiĉe rapide, fariĝas vivanta sceno, kaj la teatraĵo povas esti rafinita, pakita kaj liverata tra la mondo. La kino, kiu estas la aro da filmoj, havas grandegan influon al nia mondo kaj samtempe ĉerpas sian esencon el nia socio, montrante interesan spegulon de ni mem.


Vidu ankaŭ : Kino

Ĉu vi scias...

...Ke por la unua fojo, marokdevenulo fariĝis la plej bone pagita aktoro de Francio en 2002? La humuristo Jamel Debbouze sukcesis trapasi la rasismajn barojn [mankas fonto] kaj rolis en sukcesoj kiel Le fabuleux destin d'Amélie PoulainAsteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra. Okaze de la tumultoj en Francio en 2005, li decidis kun pluraj aliaj steluloj kuraĝigi junulojn iri al la urnoj anstataŭ sencele bruligi aŭtojn. Komplico kun la maroka reĝo, Mohamedo la 6-a, li intencas donaci al sia devena lando "Holivudo de la dezerto" kun aroj da filmadstudioj kiuj pulsus la kinan merkaton de Maroko kaj de norda Afriko.


Filmoj kaj Filmistoj

Listo de filmoj

Laŭ landoj

Laŭ ĝenroj

Laŭ aperdatoj

18911892189318941895 18961897189818991900
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
20012002200320042005 20062007200820092010




Famaj filmuloj

Aktoroj

Reĝisoroj

Fotografistoj

Famaj fikciuloj



Enmetu {{Portalo Filmo}} en artikolojn pri kino kaj estiĝos
Pri la Kinematografia Fako

Filmo laŭ landoj

Ankaŭ vidu: Festivaloj laŭ landoj

Premioj

Historio de la filmo

Filmotekniko

Firmaoj

Skoloj

Ĝenroj