Kinoĵurnalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kinoĵurnalo estas filmita supperrigardo de aktualaĵoj, kiu regule montriĝas en publikaj ejoj.

La kinoĵurnalo estis antaŭ la disvastigo de televido por multaj homoj la plej grava fonto de movantaj bildoj pri novaĵoj. Kinoĵurnalo ĝenerale eldoniĝis unufoje dum semajno kaj montriĝis antaŭ la ĉefa filmo en normalaj kinejoj. Ekzistis ankaŭ kinejoj kie oni nur montris kinoĵurnalojn.

Kinoĵurnalojn plej ofte faris privataj firmaoj. En aŭtoritate regataj landoj la kinoĵurnalo estis grava propagandilo, ekzemple en faŝista Italio, kie Instituto LUCE fondiĝis en 1925 por fari propagandon per filmo. Por multaj landoj la kinoĵurnalo estis ankaŭ grava en la kadro de kreo de nacia identeco, speciale en evolulandoj. Ĉio ĉi kaŭzis ke la tendenco kaj la enhavo de kinoĵurnaloj estas ĝenerale fidelaj al la povo. Krome oni donis multe da atento al leĝeraj novaĵetoj, speciale en kinoĵurnaloj de komercaj kompanioj: la spektanto devis senti sin bone kiam komenciĝis la ĉefa filmo. En Okcidenta Eŭropo la plimulto de la kinoĵurnaloj malfondiĝis ĉirkaŭ la jaro 1975 ĉar ili forpremiĝis de televido.

Kinoĵurnaloj donas interesan bildon de la tempo kiam ili estis faritaj, kaj ofte havas nostalgian valoron. Tamen ili ankaŭ estas interesa por historia esploro, pri kiel societo vidis sin mem aŭ kiel reĝimoj aŭ potenculoj figuris sin.

Kinoĵurnaloj en diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

Alĝerio

Belgio

Britio

Bulgario

Ĉeĥoslovakio

Francio

FRG

GDR

Hispanio

Hungario

Irlando

Italio

Hindio

Japanio

Jugoslavio

Kanado

Mozambiko

Nederlando

Nederlanda Hindio

Nederlanda Nov-Gvineo

Nov-Zelando

Polio

Rumanio

Svisio

Usono