Vakera filmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vesterno)
Bildo el la filmo "The Great Train Robbery" de 1903, kiu estas konsiderata la unua Vakera filmo en la historio.
Black and white promotional image of Tommy Rettig and Robert Mitchum in the 1954 film River of No Return
Robert Mitchum kun Tommy Rettig en sceno el la filmo River of No Return.

La vakera filmo (aŭ vesterno) estas kina ĝenro kiu priskribas rakontojn okazantajn en Nordameriko dum la konkero de la sovaĝa Okcidento. Ĝi ofte prezentas la realon de forta pafisto vaganta kiu establas ordon kaj moralecon tra la prerio, kaj ofte rolas vakeroj (rajdantaj usonaj bovgardistoj) kaj indianoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĝenro estiĝis en 1903, kaj sufiĉe prosperis dum diversaj periodoj, ĝis la komenco de la okdekaj jaroj. En la jaroj 1960 aperis eŭropaj vakerfilmoj. Eble la plej fidela reprezentanto de la tiel nomata spageta-vesterno ĝenro estas la trilogio Sennoma homo ĉefroligita de Clint Eastwood kaj reĝisorita de Sergio Leone, kiu alportis tute novajn elementojn al la ĝenro.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En tiuj filmoj, vakero aŭ ŝerifo aperas kiel malmola batalanto kies vivo estas plena de aventuro kaj intereso, travagante la dezertojn aŭ urbojn de la okcidenta Usono kaj batalante kontraŭ malamikoj kiel indianoj, krimuloj kaj similaj. Ĉi tiu vidpunkto kontraŭas la realon, en kiu la vakero havas obtuzan grizan vivon, kiam li laboris la teron por sia vivtenado.

Krom ĉi-supre, la vakera ĝenro estas karakterizita per la sola karaktero de la ĉefrolulo kaj klaraj ikonoj kiel la revolvero, la vakera ĉapelo, la rajdanta ĉevalo, la bierejo (saloon) kaj la okcidentaj pejzaĝoj, kiuj aperas en la vakeraj filmoj.

La filmo ofte traktas la demandon serĉi justecon eĉ kontraŭleĝe, tiel ke la ĉefrolulo prenas la leĝon en siajn proprajn manojn kaj atingas justecon anstataŭ la socio kaj por socio, kiu ne kapablas zorgi pri si mem. Pro tio estas tiuj, kiuj vidas en la rolo de la vakero kaj ŝerifo la modernan profeton, en lia soleco kaj en lia alvoko strebi al justeco kaj ne sanktigi la socikadrojn, kia ajn ili estas. Unu el la okcidentaj filmoj, kiuj elstaras tie, estas High Noon (Ĉe tagmezo) ĉefroligita de Gary Cooper.

Nuntempe, en la komenco de la 21-a jarcento, estiĝas pli da kritiko pri la intrigo kaj reprezento de la indiĝenoj kiel la malamikoj kaj la malbonuloj.

Kelkaj famaj vakeraj filmoj[redakti | redakti fonton]

Aktoroj rolintaj en vesternoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]