Vakera (ĝenro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Wayne eble estas unu el plej konataj aktoroj kiuj ludis rolojn de vakeroj. En tiu bildo en The Comancheros (1961).
Klasika bildo de usonaj vakeroj, portretitaj de C.M. Russell.

Vakera estas ĝenro de variaj artoj kiuj rakontas historiojn kiuj okazas ĉefe dum la lasta duono de la 19a jarcento en la Sovaĝa Okcidento de Usono, ofte centre en la vivo de nomada vakero aŭ pistolisto[1] armita per revolvero kaj fusilo kaj rajdanta sur ĉevalo. Vakeroj kaj pistolistoj tipe vestas ĉapelojn, koltukojn, veŝtojn, spronojn, vakerajn botojn kaj mantelojn. Tipaj roluloj estas la menciitaj vakeroj, indianoj, banditoj, policistoj, rekompencistoj, eksterleĝuloj, kartoludistoj, soldatoj kaj setlantoj (farmistoj, ranĉistoj ktp). La etoso en vakeraj filmoj estas kutime markita per vakera muziko, same usona aŭ meksika popolmuziko kiel kontreo, muziko de indianoj, el Nov-Meksiko, kaj rancheras. Sed estas aliaj komunikiloj kaj artoj kiuj same prezentas tiun tipon de roluloj, etoso kaj agado, nome teatraĵoj, kantoj, romanoj, pentrarto, fotarto, ktp.

Vakeraĵoj ofte prezentas la akrecon de la sovaĝeco kaj ofte metas la agadon en arida, senhoma pejzaĝo de dezertoj kaj montoj. Ofte, la propra vasta pejzaĝo mem ludas gravan rolon, prezentante "...mitan vidon de la ebenaĵoj kaj dezertoj de la Usona Okcidento".[2] Specifaj scenejoj estas ranĉoj, malgrandaj landlimaj urbetoj, salontrinkejoj, fervojoj, naturo, kaj izolaj militistaj fuortoj de la Sovaĝa Okcidento.

En intrigo oftas jenaj aferoj: Konstruado de fervojo aŭ telegraflinio en sovaĝa landlimo; Ranĉistoj protektantaj siajn familiranĉojn el brutobanditoj aŭ grandaj posedantoj kiuj deziras konstrui ranĉan imperion; Revenĝaj historioj; Historioj pri luktoj de blankuloj kontraŭ indianoj; Bandoj de eksterleĝuloj; Historioj pri leĝuloj kiuj persekutas sian predon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Newman, Kim (1990). Wild West Movies. Bloomsbury.
  2. Cowie, Peter (2004). John Ford and the American West. New York: Harry Abrams Inc. ISBN 978-0-8109-4976-8.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Everson, William K. A pictorial history of the western film (New York: Citadel Press, 1969)
  • Kitses, Jim. Horizons West: The Western from John Ford to Clint Eastwood (British Film Institute, 2007).
  • Lenihan, John H. Showdown: Confronting Modern America in the Western Film (University of Illinois Press, 1980)
  • Nachbar, John G. Focus on the Western (Prentice Hall, 1974)
  • Simmon, Scott. The Invention of the Western Film: A Cultural History of the Genre's First Half Century (Cambridge University Press, 2003)