Sovaĝa okcidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Amerika progreso (1872), de John Gant

La sovaĝa okcidento (ankaŭ Malnova OkcidentoFora Okcidento; angle: The Wild West, Old West, Far West) estas histori-geografia koncepto: ĝi indikas la teritoriojn okcidente de juna Usono ne jam konkeritaj kaj enkorpigitaj en la federacion, kiam en tiu regiono okcidente de rivero Misisipo "ne regis leĝo". Kulmina tempo de sovaĝa okcidento estis la 19-a jarcento (ĉefe 18481890).

Vivo en "Sovaĝa Okcidento"[redakti | redakti fonton]

En la dua parto de la 19-a jarcento, aparte post la Usona Enlanda Milito, pli kaj pli da blankuloj, ĉefe angloamerikanoj sed ankaŭ novenmigrintoj el Eŭropo, setlis en tiuj regionoj, kiu ne jam apartenis al la usona federacio. La setlistoj forpelis la indianojn el ties garantiitaj terenoj. Fervojaj kaj telegraf-linioj estis konstruitaj, la grandskala buĉado de bizonoj forprenis la vivobazon de la indianoj kaj ebligis plivastigon de terkultivado de la setlistoj. Por defendo kontraŭ vagantaj bandoj da banditoj etabliĝis la usona sistemo de ŝerifoj (balote elektita policisto/urbestro).

Ĝenro Vesterno[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Vesterno.
La siuo Sidanta Taŭro kaj William Cody (= Buffalo Bill)
Cowboy, 1887.

La sovaĝa okcidento, do la epoko de la pioniroj estis kaj estas dankema temo por ĝenro en prozo (ekz-e "Leatherstocking"), arto kaj filmo ("Vesterno", vidu sube). La verkoj skizas la "sovaĝan okcidenton" kiel plena de vakeroj, "noblaj sovaĝuloj", orfosistoj kaj -lavistoj, peltĉasistoj, ĉiuj endanĝerigitaj de indianaj atakoj kontraŭ kiuj necesas sindefendo ... Ordinara vesterno kutime idealigas la situacion kaj heroigas la blankajn pionirojn, same kiel oni malidealigas la indiĝenojn, kiuj aperas kiel sovaĝaj, perfidaj, maslefikaj kaj eĉ stultaj. La sovaĝa okcidento fariĝis nacia mito de Usono. Ene de tiu ĝenro la konflikta eksplodas ĉu inter la blankuloj kaj la indianoj ĉu inter la malicaj blankuloj kaj la bona ŝerifo, kiu devas restarigi la ordon en la vilaĝo. En la filmoj de post la 1960-aj jaroj aperos elstare nova tipo de roluloj nome meksikanoj.

Famaj sovaĝ-okcidentuloj[redakti | redakti fonton]

Famaj urboj[redakti | redakti fonton]

Vesternaj filmoj[redakti | redakti fonton]