Unforgiven
Nepardonita | |
---|---|
Originala titolo | Unforgiven |
Produktadlando | ![]() |
Filmita en | ![]() ![]() |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 7-a de aŭgusto 1992 |
Daŭro | 131 minutoj |
Ĝenro | Dramo/Vesterno |
Kameraado | Jack N. Green |
Reĝisoro(j) | Clint Eastwood |
Produktisto(j) | Clint Eastwood |
Scenaro | David Peoples |
Muziko de | Lennie Niehaus |
Ĉefrolantoj | Clint Eastwood Gene Hackman Morgan Freeman Richard Harris |
Produkto | Malpaso Productions Warner Bros. |
Distribuo | Warner Bros. |
IMDb | |
Unforgiven (anglalingve: "Nepardonita") estas 1992-jara vesterna drama filmo direktita kaj aktorita de Clint Eastwood. Ĝi rakontas pri eks-pafisto de la usona okcidento kiu estas dungita por unu fina tasko. Ĝi montras la malbelajn aspektojn de perforto, kontrastante de la populara mito de tiam. La scenaro de la filmo estis verkita de David Webb Peoples. Kun Eastwood, aktoris en la filmo Gene Hackman, Morgan Freeman, Richard Harris, Jaimz Woolvett, Saul Rubinek, Frances Fisher, kaj aliaj.
Premioj[redakti | redakti fonton]
La filmo gajnis kvar Akademiajn Premiojn, por plej bona aktoro en subtena rolo (Hackman), plej bona reĝisoro (Eastwood), plej bona redaktado, kaj plej bona filmo. Plue, la filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.
Akademiaj Premioj[redakti | redakti fonton]
Premio | Gajnanto | |
Akademia Premio por plej bona filmo | Clint Eastwood | |
Akademia Premio por plej bona reĝisoro | Clint Eastwood | |
Akademia Premio por plej bona redaktado | Joel Cox | |
Akademia Premio por plej bona subtena aktoro | Gene Hackman | |
Kandidatiĝis por: | ||
Akademia Premio por plej bona arto | Henry Bumstead Janice Blackie-Goodine | |
Akademia Premio por plej bona aktoro | Clint Eastwood | |
Akademia Premio por plej bona cinematografio | Jack N. Green | |
Akademia Premio por plej bona sono | Les Fresholtz Vern Poore Rick Alexander (kiel Dick Alexander) Rob Young | |
Akademia Premio por plej bona originala scenaro | David Webb Peoples |