Mortinto (filmo)
Aspekto
Mortinto | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Dead Man |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1995, 4 jan. 1996, 10 maj. 1996 |
Ĝenro | vakera filmo, fantasta filmo, drama filmo, Ŝosefilmo, sendepende farita filmo, acid Western, vakera fikcio, pritcha |
Kameraado | Robby Müller |
Reĝisoro(j) | Jim Jarmusch |
Scenaro | Jim Jarmusch |
Filmita en | Kalifornio • Niagara Falls • Arizono |
Loko de rakonto | Vaŝingtonio |
Muziko de | Neil Young |
Rolantoj | Johnny Depp • Gary Farmer • Crispin Glover • Lance Henriksen • Michael Wincott • Eugene Byrd • John Hurt • Robert Mitchum • Iggy Pop • Gabriel Byrne • Jared Harris • Mili Avital • Billy Bob Thornton • Alfred Molina • Michelle Thrush • Gibby Haynes • Michael McCarty • Pete Schrum • Jimmie Ray Weeks • Steve Buscemi |
Produktinta firmao | 12-Gauge Production |
Honorigoj | Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Ne-Eŭropa Filmo |
IMDb | |
Mortinto (angle Dead Man) estas filmo de 1995 verkita kaj reĝisorita de Jim Jarmusch. En ĝi aktoras Johnny Depp, Gary Farmer, Billy Bob Thornton, Iggy Pop, Crispin Glover, John Hurt, Michael Wincott, Lance Henriksen kaj Robert Mitchum (en sia lasta rolo). La filmo estas ia moderna vesterno, nomata "psikedela vesterno" de Jarmusch mem, kun torditaj elementoj de la vesterna ĝenro. La filmo estas plene nigrablanka. Elstara ĝi interalie estas pro la filma muziko de Neil Young.
La filmo komenciĝas per citaĵo el Henri Michaux kiel moto: “It is preferable not to travel with a dead man”(Prefere oni ne vojaĝu kun mortinto).