Henri Michaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Michaux
Persona informo
Naskonomo Henri Eugène Marie Michaux
Naskiĝo 24-an de majo 1899 (1899-05-24)
en Namuro
Morto 19-an de oktobro 1984 (1984-10-19) (85-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioBelgio vd
Alma mater Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) vd
Profesio
Okupo pentristo • poeto • verkistoilustristofotisto • desegnisto vd
Aktiva dum 1933–1984 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henri MICHAUX (Namur, Belgio, 24a de majo 1899 - Parizo, 19a de oktobro 1984) estis poeto kaj pentristo devena el Belgio, sed ŝtatigita franca.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li vivis infanaĝon kaj junaĝon en Bruselo. Li ekstudis medicinon en la Universitato de Bruselo, sed en 1919 li abandonis siajn studojn kaj iĝis maristo, kaj tiukadre veturis al Rio de Janeiro kaj Bonaero. Reveninta en Bruselon, en 1923 li publikigis sian unuan tekston -"Cas de folie circulaire"- en la revuo Le Disque Vert, kiun estris lia amiko Franz Hellens. Samjare li abandonis Bruselon kaj translokiĝis en Parizon, kie li startigis literaturan karieron kaj malkovris entuziasme superrealismon, speciale la verkaron de Paul Klee, Max Ernst, Giorgio de Chirico kaj Salvador Dalí. Tiukadre li publikigis siajn unuajn librojn, nome Les rêves et la jambe (1923) kaj Qui je fus (1927).

En 1927 li veturis tra Latinameriko, speciale en Ekvadoron, kaj li kolektis sonĝajn impresojn el tiu vojaĝo en sia libro Ecuador (1929). Alia vojaĝo, tiam al Fora Oriento, inter 1931 kaj 1932, havigis al li materialon por la libro Un barbare en Asie (1933). En Parizo, li tuj amikiĝis kun la poeto Jules Supervielle. En 1936, ili kunveturis al Urugvajo (ĉe Supervielle) kaj al Bonaero por la Internacia Kongreso de la Internacia PEN Klubo. Dum tiu vojaĝo, Michaux renkontiĝis kun Susana Soca, urugvaja poetino kaj beletristo, kaj kun Victoria Ocampo, direktorino de SUR. Ankaŭ en Parizo, Michaux estis amiko de gravuloj kiuj ludis gravajn rolojn en artaj etosoj, kiel Brassaï, Claude Cahun, Jean Paulhan, eldonisto de NRF kaj librist-eldonisto Jacques-Olivier Fourcade (lia "plej bona amiko").

En 1937 li iĝis ĉef-redaktoro de la revuo Hermès, publikigita en Bruselo, kies celo estis "okazigi aŭ faciligi rektajn opoziciojn inter filozofio, mistikismo kaj poezio". En 1939 li faris pluajn vojaĝojn, kaj instaliĝis en suda Francio, dediĉita al pentrarto, en 1941. Li verkis ankaŭ vojaĝlibrojn (Voyage en Grande Garabagne, en 1936; Au pays de la magie, en 1941, kaj Ici, Poddema (1946), kompilitaj en unusola volumo en Ailleurs, 1948); noveloj pri siaj spertoj kun drogoj, speciale kun meskalino (Misérable miracle, en 1956, Connaissance par les gouffres, en 1961), kaj kompilaĵoj de aforismoj kaj meditaĵoj (Passages, en 1950; Poteaux d'angle, en 1971).

Ekde 1925, Michaux ege interesiĝis por plastikaj artoj, sed nur en 1937 li ekdesegnis kaj pentris, ekspoziciis regule, publikigis nombrajn bildolibrojn kaj interesiĝis ankaŭ por kaligrafio. Verkis pri li prestiĝaj verkistoj kiel Jorge Luis Borges, André Gide, Lawrence Durrell, Octavio Paz kaj Jean-Marie Le Clézio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Cas de folie circulaire, 1922
  • Les Rêves et la Jambe, 1923
  • Fables des origines, Disque vert, 1923
  • Qui je fus, 1927
  • Mes propriétés, Fourcade, 1929
  • La Jetée, 1929
  • Ecuador, 1929
  • Un certain Plume, Editions du Carrefour, 1930
  • Un barbare en Asie, 1933
  • La nuit remue, 1935
  • Voyage en Grande Garabagne, 1936
  • La Ralentie, 1937
  • Lointain Intérieur, 1938
  • Peintures. GLM, 1939
  • Au pays de la Magie, 1941
  • Arbres des tropiques, 1942
  • L'Espace du dedans, 1944
  • Épreuves, Exorcismes, 1940-1944
  • Ici, Poddema, 1946
  • Peintures et dessins. Le point du jour, 1946
  • Meidosems. Le point du jour, 1948.
  • Ailleurs, 1948
  • Nous deux encore.10 Lambert, 1948
  • La Vie dans les plis, 1949
  • Poésie pour pouvoir. René Drouin kun Aline Gagnaire kaj Michel Tapié, 194941
  • Passages, 1950
  • Mouvements (kolekto), Librairie Gallimard, Paris, 1952
  • Face aux verrous, 1954
  • Misérable Miracle (La mescaline), 1956
  • L'Infini turbulent, 1957
  • Paix dans les brisements, 1959
  • Plume, 1960
  • Connaissance par les gouffres, 1961
  • Vents et Poussières, 1962
  • Postface por Plume kaj Lointain intérieur (« On est né de trop de mère... ») 1963
  • Désagrégation, 1965
  • Les Grandes Épreuves de l'esprit et les innombrables petites, 1966
  • L'Espace du dedans. Pages choisies (1927-1959), 1966
  • Façons d'endormi, façons d'éveillé, 1969
  • Poteaux d'angle, 1971
  • En rêvant à partir de peintures énigmatiques, Fata Morgana, 1972
  • Émergences, Résurgences, Skira 1972
  • Bras cassé, Fata Morgana, 1973
  • Moments, traversées du temps, 1973
  • Quand tombent les toits, 1973
  • Par la voie des rythmes, Fata Morgana, 1974
  • Idéogrammes en Chine, Fata Morgana, 1975
  • Coups d'arrêt, 1975
  • Face à ce qui se dérobe, 1976
  • Les ravagés, Fata Morgana, 1976
  • Jours de silence, Fata Morgana, 1978
  • Saisir, Fata Morgana, 1979
  • Une voie pour l'insubordination, Fata Morgana, 1980
  • Affrontements, Fata Morgana, 1981
  • Chemins cherchés, chemins perdus, transgressions, 1982
  • Les commencements, Fata Morgana, 1983
  • Le jardin exalté, Fata Morgana, 1983
  • Par surprise, Fata Morgana, 1983
  • Par des traits, Fata Morgana, 1984
  • Déplacements, Dégagements, 1985 (postmorte)
  • Rencontres (kun Paolo Marinotti), 1991 (postmorte)
  • Jeux d'encre. Trajet Zao Wou-Ki, 1993 (postmorte)
  • En songeant à l'avenir, 1994 (postmorte)
  • J'excuserais une assemblée anonyme..., 1994 (postmorte)
  • À distance, Mercure de France, 1997 (postmorte)
  • Sitôt lus. Lettres à Franz Hellens. 1922-1952, Fayard, 1999 (postmorte)
  • Paul Klee, Fata Morgana, 2012 (postmorte)
  • Donc c'est non, lettres réunies, présentées et annotées par Jean-Luc Outers, Gallimard, 2016 (postmorte)
  • Coups d'arrêt suivi d’Ineffable vide, Éditions Unes, 2018 (postmorte)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Henri Michaux en la hispana Vikipedio.