John Hurt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Hurt
Persona informo
John Hurt
Naskonomo John Vincent Hurt
Naskiĝo 22-an de januaro 1940 (1940-01-22)
en Chesterfield
Morto 25-an de januaro 2017 (2017-01-25) (77-jaraĝa)
en Norfolk
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Chesterfield vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Lernejo de Arto Sankta Martino • Reĝa Akademio de Drama Arto • St Michael's Preparatory School, Otford • Centra Sankt-Martena Kolegio de Arto kaj Dezajno • Lincoln Christ's Hospital School vd
Familio
Edz(in)o Annette Robertson vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • esploristo • voĉaktoro • ĝenra aktoro • teatra aktoro • aktoro vd
Aktiva en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Aktiva dum 1967–2017 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sir John Vincent Hurt OBI (22a de januaro 1940 – 25a de januaro 2017) estis brita aktoro kies kariero daŭris pli ol 50 jaroj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Hurt famiĝis pro sia rolo kiel Richard Rich en la filmo A Man for All Seasons (1966) pri la lastaj jaroj de Thomas More kaj ricevis nomumojn por premioj BAFTA pro siaj portretoj de Timothy Evans (supozita murdisto ekzekutita) en la filmo 10 Rillington Place (1971) kaj de Quentin Crisp en la televida filmo "The Naked Civil Servant" (1975) – kio havigis al li lian unuan premion BAFTA. Li ludis la rolon de Kaligulo en la televidserio de BBC "I, Claudius" (1976). La ludado de Hurt en la prizondrama Midnight Express (1978) famigis lin internacie kaj havigis al li premiojn Ora Globo kaj BAFTA, kun nomumo al Oskar-premio. Lia BAFTA-nomumita portreto de astronaŭto Kane, en la scienc-fikcia hororfilmo Alien (1979), pintis en sceno en kiu alieno eltrudiĝas el lia brusto. Ĝi estis nomita de kelkaj publikaĵoj kiel unu el la plej memorindaj momentoj en la kinhistorio.[1]

Hurt en la Londona premiero de Tinker Tailor Soldier Spy, 2011.

Hurt atingis sian trian konkurencon al BAFTA, kun siaj nomumoj al dua Oskar-premio kaj al Ora Globo, kiel John Merrick en la biografia filmo de David Lynch nome The Elephant Man (1980). Aliaj gravaj roloj dum la 1980-aj jaroj estis tiu de la ĉevalsaltisto Bob Champion en la biografia filmo Champions (1984), tiu de Mr. Braddock en la drama filmo de Stephen Frears nome The Hit (1984), tiu de la protagonisto Winston Smith en la filmo Nineteen Eighty-Four (1984) laŭ la samnoma romano de George Orwell kaj tiu de Stephen Ward en la dramo pri la Afero Profumo, nome Scandal (1989). Hurt estis denove nomumita al BAFTA pro sia laboro en la irlanda dramo The Field (1990) kaj ludis simplan malbonulon, nome skota nobelo James Graham, en la eposa aventura filmo Rob Roy (1995). Liaj lastaj filmoj estis la serio de filmoj pri Harry Potter (2001–11), la filmoj pri Hellboy (2004 kaj 2008), la filmoj pri supernaturaj aferoj The Skeleton Key (2005), la vakera filmo The Proposition (2005), la politika fikcio V for Vendetta (2005), la scienc-fikcia aventura Indiana Jones kaj la Reĝlando de la Kristala Kranio (2008) kaj la spionfilmo pri la Malvarma Milito nome Tinker Tailor Soldier Spy (2011). Hurt reprenis sian rolon kiel Quentin Crisp en An Englishman in New York (2009), kio havigis la sepan nomumon al premio BAFTA. Li portretis la Militan Doktoron en la televidserio de BBC Doctor Who en 2013.[2][3]

Aliaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fontoj kiuj aludas al la fina sceno de la rolulo de Hurt en Alien kiel unu el la plej memorindaj momentoj en la kinhistorio estas la jenaj:
  2. Jones, Paul. "Doctor Who 50th anniversary: John Hurt to play "part of the Doctor"". Arkivigite je 2019-04-09 per la retarkivo Wayback Machine Radio Times. Alirita la 12an de majo 2020.
  3. Tobin, Christian. "John Hurt teases 'Doctor Who' 50th anniversary special role". Digital Spy. Alirita la 12an de majo 2020.