Doctor Who

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
En la televida serio Doctor Who, La Doktoro vojaĝas en tempomaŝino kio havas aspekton de malnova brita "polica skatolo".
La skota aktoro David Tennant estis rolanta La Doktoron de 2005 ĝis 2010.

Doctor Who (angla lingvo por "Doktoro Kiu") estas longdaŭra brita sciencfikcia televida serio produktata de la BBC. La serio temas aventurojn de mistera temp-vojaĝisto nomata "The Doctor" (La Doktoro) kiu kun kunvojaĝantoj esploras tempon kaj kosmon solvante problemojn.

La serio estas listigita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longdaŭra sciencfikcia televida serio en la mondo, kaj ankaŭ estas grava parto de brita popkulturo. Ĝi estas notinda pro siaj imagemaj epizodoj, kreivemaj malmultekostaj specialaj efikoj, kaj pionira utiligo de elektronika muziko. En Britio kaj eksterlande, la serio estas kulta fervoraĵo simile kiel Star Trek, kaj influis generaciojn da britaj televidaj profesiuloj, multaj kiuj plenkreskis montrante la serion. Lastatempe, ĝi gajnis Premion BAFTA por la Plej Bona Drama Serio en 2006.

La originala serio daŭras ekde 1963 ĝis 1989. Televida filmo estis farita en 1996, kaj la serio estis sukcese relanĉita en 2005, produktita de BBC Kimrio.

The Doctor kaj la TARDIS[redakti | redakti fonton]

La serio temas la aventurojn de La Doktoro, eksterterano de la planedo Gallifrey, specio "Temp-Lordoj". Kiel ĉiuj Temp-Lordoj, La Doktoro kapablas "regeneri" sin kiam preskaŭ morta, truko kiu permesas al la serio-verkistoj reroligi La Doktoron ĉiam denove kun nova aktoro. Novaj versioj de La Doktoro ĉiuj havas distingan stilon kaj personecon. Ĝis nun, dek tri aktoroj agis kiel la Doktoro:

  1. William Hartnell (1963–1966)
  2. Patrick Troughton (1966–1969)
  3. Jon Pertwee (1970–1974)
  4. Tom Baker (1974–1981)
  5. Peter Davison (1981–1984)
  6. Colin Baker (1984–1986)
  7. Sylvester McCoy (1987–1989, 1996)
  8. Paul McGann (1996)
  9. Christopher Eccleston (2005)
  10. David Tennant (2005–2010)
  11. Matt Smith (2010–2013)
  12. Peter Capaldi (2013-2017, malgranda apero, kaj la regenero)
    • John Hurt (2013, la batal-doktoro, aŭ Doktoro 8 1/2)
  13. Jodie Whittaker (ekde decembro 2017)

La plej freŝa Doktoro, Peter Capaldi, komencis la 23 de aŭgusto 2014, kun Deep Breath ("profunda inspiro"), la oka serio de la relanĉaj serioj, estrata de Steven Moffat kiu estas ankaŭ produktoro de "Sherlock" (kune kun Mark Gatiss kaj Beryl Vertue).

Estis farita naŭa serio kun 12 epizodoj kaj Kristnaska Ekstra en 2015, Peter Capaldi almenaŭ faros unu serion pli. Foriris "Clara Oswald" kaj en la 13-a, la kristnaska, reaperis "River Song" kiu estis mistera amikino de la Doktoro ekde la tempoj de Tenant.

La programo de la kvindeka datreveno estis dissendita en pli ol 90 landoj en la sama tago, kaj eĉ aperis en kinejoj.

La TARDIS[redakti | redakti fonton]

La Doktoro vojaĝas per tempmaŝino nomata TARDIS (mallongigo de Time and Relative Dimensions in Space, tempo kaj relativaj dimensioj en spaco). La TARDIS-o havas aspekton kaj formon de brita "polica skatolo", malgranda kiosko kun telefono por policanoj de la 1950-aj jaroj. Tamen, la maŝino estas pli granda interne ol ekstere. La TARDIS ne havas armilojn, kaj la Doktoro estas pacamanto, kiu batalas kontraŭ la malbono danke al la scienco, kaj al la fido je la fundamenta boneco de la universo. Li preskaŭ ĉiam havas kunvojaĝantojn, el ili la plimulto estas belaj junulinoj.

Normaj TARDIS-oj ofte eblas formŝanĝi laŭ la ĉirkaŭa mondo pro "ĥameleona cirkvito", tamen ĉi tia cirkvito de la TARDIS de La Doktoro estas misfunkcia kaj la TARDIS ĉiam aperas kiel brita polica skatolo. La TARDIS-o povas eknevidebliĝi, sed tiu funkcio konsumegas la energiajn rezervojn.

La Dalek[redakti | redakti fonton]

Dalek

La Dalek-oj, angle the Daleks, estas ne-homa raso de militemaj eksterteruloj kaj la plej gravaj malamikoj de La Doktoro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]