Chesterfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chesterfield
Kampurbo • eksterparoĥa areo
Administrado
Poŝtkodo S40
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 688  (1831) [+]
Loĝdenso 162 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 14′ N, 1° 26′ U (mapo)53.235833333333-1.4275Koordinatoj: 53° 14′ N, 1° 26′ U (mapo) [+]
Areo 66,04 km² (6 604 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Chesterfield (Derbyshire)
Chesterfield (Derbyshire)
DEC
Chesterfield
Chesterfield
Situo de Chesterfield

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chesterfield, Derbyshire [+]
vdr

Chesterfield estas urbo en la angla graflando Derbyshire. Ĝi situas sude de Sheffield ĉe la alfluo de rivero Hipper en la riveron Rother kaj havas ĉirkaŭ 103 000 loĝantojn. Chesterfield estas ne nur administrejo de Borough of Chesterfield, sed ankaŭ tiu de la ĉirkaŭa distrikto North East Derbyshire. La urbonomo venas de la anglosaksaj vortoj caester = castrum (romia fortikaĵo) kaj feld (kampo). En la Domesday Book, baza libro de Anglujo el la malfrua 11-a jc., okazis mencio de Cestrefeld, vilaĝeto de Newbold.

La kurba preĝejo-tura pinto (Crooked Spire)

Historio[redakti | redakti fonton]

En la hodiaŭa urbokerno de Chesterfield oni elfosis partojn de iama romia fortikaĵo, datebla je 80–100 p.K. En 1204 donis la reĝo Johano (Anglio) al la urbo rajton pri merkato, per kio Chesterfield akiris la staton de libera Borough. En 1266 redutis sin sekvuloj de Simon de Montfort, 6a Grafo de Leicester, inter ili Robert de Ferrers, 6a Grafo de Derby, kaj Baldwin Wake, Lordo de Chesterfield, en la urbo ĉe fino de la Dua milito de la baronoj. La 15-an de majo 1266 atakis reĝa armeo de Henriko de Almain, kondukite de nevo Henriko la 3-a (Anglio), en la Batalo de Chesterfield kaj venkis.

En 1594 reĝino Elizabeto pligrandigis la rajtojn de Chesterfield kaj permesis urbestron kaj aliajn konsilantojn kaj membrojn.

Al granda urbo ĝi kreskis en la 19-a jarcento, kiam la fervoja linio de Leeds al [Derbio] (Derby (Derbyshire)) konstruita de George Stephenson estis ligita al ĝi. Dum la konstrado oni malkovris grandajn karbodeponejojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

St Mary and All Saints’ - The Crooked Spire[redakti | redakti fonton]

La rekonilo de la urbo estas la kurba preĝeja turopinto de la preĝejo Sankta Maria kaj Ĉiuj Sanktuloj (Chesterfield) de la 14-a jarcento. La pinto dekliniĝas proksimume 2,9 metrojn de la centro de la konusa bazo kaj estas tordita ĉirkaŭ unu-one de ties propra akso. Dendrokronologia analizo pruvas, ke la 150-tuna ligna strukturo de la turopinto estas datebla je ĉirkaŭ 1362. Oni kovris la pinton en 1639 per 50 tunoj da plumbo-folio. Ĝis tiam, la pinto estis verŝajne kovrita per kverko-ŝindoj. La kaŭzo de la tordiĝo ne estas precize konata. Unu supozo estas, ke oni uzis nesekan lignon, alia aludas je manko de fakuloj post pesto-epidemio. Plia kaŭzo povas esti, ke sur la suda flanko la ligno pli forte ŝanĝiĝis ol ĉe la norda flanko. La plej verŝajna kaŭzo etas la plumbaj platoj, kiuj anstataŭigis la originajn lignajn ŝindojn ĉirkaŭ 300 jarojn post la konstruado. La ligna konstruaĵo ne taŭgis por tiu plia pezo kaj deformiĝis.

Chesterfield estas ankaŭ nomdona por la sid-meblo Chesterfield.

Famuloj[redakti | redakti fonton]