Jancjuan

| Jancjuan | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| departemento-ranga urbo urbego | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 045000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 318 505 (2020) [+] | ||
| Loĝdenso | 289 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 37° 51′ N, 113° 35′ O (mapo)37.8576113.57623Koordinatoj: 37° 51′ N, 113° 35′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 4558,93 km² ( 455 893 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Jancjuan estas prefektujnivela milionurbo en Ĉinio, en orienta parto de provinco Ŝanŝio, okcidente de Tai-hang-montaro, en prefektujo Ĉin-ĉung.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Jancjuan vivis 1 318 505 loĝantoj sur areo de 4 558,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 289 loĝantoj/km². Ĝi havas komunan limon kun Ŝiĝjaĝŭango, Hebejo, Tajjuano, Ŝjinĝou kaj Jinzhong.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi havis dum sia historio strategian rolon, ĉar de ĉi tie oni povis regi vojojn al la norda, kaj nordokcidenta partoj de la ĉina imperio.
La urbo estis sensignifa ĝis la konstruo de la fervojo inter Sichiachuang kaj Tajjüan, kiam ĝi iĝis trafika knotopunkto. Ankaŭ kruciĝas tie publikaj aŭtovojoj.
Pro la tiea karbominado, ĝi iĝis minurbo kaj poste aperis eĉ la ŝtal-industrio.
Oni minas ekde 1949 antraciton, ferercon, piriton kaj fajrorezistan argilon.



